neniammilitointerni.over-blog.com/roundup-akuzata-ka%C5%ADzi-kancerojn-kaj-parkinsonan-malsanon

La fama herbicido Roundup estus, laŭ freŝdata studaĵo malkaŝita de Entropy kaj Huffington Post, ligita al disvolviĝo de gravaj sanproblemoj inter kiuj kanceroj, Parkinsona malsano aŭ kazoj de malfekundeco.

www.huffingtonpost.com/2013/04/25/roundup-herbicide-health-issues-disease_n_3156575.html

La raporto, aperita pasintsemajne en la scienca revuo Entropy, informas ke spuroj de glifozatoj estis detektitaj en nutraĵoj.

eo.wikipedia.org/wiki/Glifozato

Tiu herbicido estas pli konata sub la nomo de Roundup, kiu estas aliparte monda ĉefentrepreno en la herbicida merkato de tridek jaroj.

Esencaj funkcioj perturbataj

Tiuj herbicidaj spuroj plifortigas la nocajn efikojn de aliaj venenaĵoj kaj kemiaj substancoj jam ĉeestantaj en nia medio. Kunigitaj, tiuj elementoj povas vere perturbi la esencajn funkciojn de individuoj, plu indikas la studaĵo. Pro tio, ili estigas malsanojn, asertas Stephanie Seneff, esploristo ĉe Masaĉuseca Instituto de Teknologio (MIT) kaj Anthony Samsel, emerita sciencisto eks-konsultanto pri medio por la usona registaro.

« La negativa efiko de la produktaĵo en la homa korpo estas insida kaj malrapide manifestiĝas per inflamoj kiuj difektas la ĉelojn de la tuta korpo », asertas la studaĵo.

« Ni malkovris tre gravan elementon kiu devos esti serioze studata kaj zorge ekzamenata », eksplikas Stephanie Sennef.

Monsanto

Sed tio ne estas la unua fojo ke la herbicido estas akuzata. Ekologiistaj aktivistoj, grupoj de konsumantoj kaj fitologiistoj el horizontoj kaj landoj radikale malsamaj jam multfoje akuzis la glifozaton esti kaŭzo de malsanoj tuŝantaj plantojn, homojn kaj bestojn.

Monsanto, fabrikisto de la herbicido Roundup, ankaŭ posedas genetike modifitajn kultivojn por rezisti al Roundup. Tiuj kulturoj nomataj « bioteknologiaj » inkluzivas maizon, sojfabon, kolzon kaj sukerbeton kaj estis plantitaj laŭ milionoj da hektaroj en Usono. La terkultivistoj preferas tiujn genetike modifitan kultivojn ĉar ili ebligas pulvorigi siajn kampojn ne difektante la rikoltojn. En 2007, la usonaj kultivistoj uzadis 95 milionojn de kilogramoj da glifozato, t.e duoble pli ol sia konsumado de 2001.

Kultivistoj kaj ĝardenistoj

En Eŭropo, Roundup estas ofte uzata sur gazonoj, ĝardenoj kaj golfejoj. Monsanto aliparte asertas de jaroj ke la glifozato estas sendanĝera kaj malpli domaĝa por medio ol aliaj herbicidoj. La fabrikanto sendube baldaŭ reagos al la akuzoj de la studaĵo de MIT. Inter dekoj da disponeblaj herbicidoj, la glifozato estas ĉiaokaze la plej populara.

http://www.7sur7.be/7s7/fr/2765/Environnement/article/detail/1622576/2013/04/26/Le-Roundup-accuse-de-causer-cancers-et-Parkinson.dhtml