neniammilitointerni.over-blog.com/respubliko-kongo-instruistoj-arestitaj-post-paca-striko

Komunikaĵo de Internacia Amnestio :


La aŭtoritatoj de Respubliko Kongo devas liberigi tuj kaj senkondiĉe du instruistojn enkarcerigitajn post paca striko kaj kiuj restas en malliberejo sen akuzado de unu semajno, deklaris Internacia Amnestio.

Hilaire Ejima, respondeculo de la departemento pri franca lingvo en la liceo de la Revolucio, estis arestita en sia hejmo de policistoj civilvestitaj la 18an de aprilo 2013. Li estis kondukita ĉe la sidejo de la Ĝenerala Direkcio pri Teritoria Kontrolo (ĜDTK), kie li plu estas detenita.

Claude Nzingula, inspektoro ĉe la medicina lernejo en Brazavilo, estis arestita en sia laborloko vendredon 19an de aprilo 2013 kaj ankaŭ kondukita ĉe la sidejo de la ĜDTK, kie li plu estas.

« Hilaire Ejima et Claude Nzingula estas enkarcerigitaj tial ke ili defendas siajn rajtojn. La persista mallibereco de tiuj du enkarcerigitoj estas evidenta malobservado je libereco pri esprimo kaj kunsido je la nomo de la kongaj aŭtoritatoj », deklaris Paule Rigaud, vic-direktoro de Afrik-programo por Internacia Amnestio.

Tiuj du instruistoj estas plu enkarcerigitaj kaj ne ricevas permeson kontakti advokaton.

Internacia Amnestio adoptis ilin kiel malliberuloj pro opinio.

La 25an de februaro 2013, la instruistoj lanĉis strik-alvokon post fiasko de la traktadoj inter la kongaj aŭtoritatoj kaj la sindikatoj.

Hilaire Ejima estis informita ke li estas arestita ĉar li diskonigis per SMS informaĵojn pri la striko de instruistoj.

Tiuj arestadoj sekvas tiujn de membroj de koalicio de instruistaj sindikatoj, la KRIP (Kunaranĝado por Revalorigo de la Instrua Profesio)

Daniel Ngami, kunprezidento de KRIP, estis arestita de agentoj de la Buroo de nacia sekureco la 1an de aprilo.

Luc Mba Mongo, membro de KRIP, estis arestita en la sekva tago.

Tiuj du personoj estis enkarcerigitaj sen akuzado dum kvin tagoj antaŭ liberigo.

Antaŭ sia liberigo, Daniel Ngami devis legi en la naciaj amaskomunikiloj alvokon instigantan la instruistojn relabori.

Aliaj membroj de KRIP estis viktimoj de turmentado kaj minacado kaj sin kaŝas post senmandata traserĉado de iliaj hejmoj.

« Anstataŭ ilin sankcii, la kongaj aŭtoritatoj devus konduti tiamaniere ke la instruistoj povu protesti ne timante represion, kaj starigi konstruivan dialogon kun ili », deklaris Paule Rigaud.

www.amnesty.org/fr/news/teachers-arrested-after-peaceful-strike-republic-congo-2013-04-25