La registaro de Danio proponis leĝan aranĝon por haltigi la lokaŭton de ĉirkaŭ 52.000 instruistoj kiu paralizas la lernejojn de kvar semajnoj.

La Ĉefministro Helle Thorning-Schmidt diris ke 875.000 lernantoj reiros al lernejoj ekde lundo se la speciala leĝo estas alprenita antaŭ finsemajne.

La Ĉefministro deklaris ĵaŭdon ke la plimulto el la parlamentanoj estas preta subteni tiun aranĝon.

La speciala aranĝo trudas po tri pliajn horoj semajne kaj nuligas iompostiome la rajton labori post la aĝo de 60-jara, sed antaŭvidas ankaŭ 5,2 milionojn da dolaroj en salajraj altiĝoj.

La municipoj dekretis lokaŭton la 2an de aprilo, post la rifuzo de la instruistoj akordiĝi pri la laborhoroj. La traktadoj estis tute rompitaj, kio instigis la registaran intervenon.

http://journalmetro.com/monde/298768/le-danemark-met-fin-au-lockout-des-professeurs/