VIDEO : http://www.youtube.com/watch?v=pAANWe_6xIg

Kontraŭleĝa konstruaĵo kiu dungas 2.600 personojn

Tiu dramo substrekas unu fojon pli la problemojn pri sekureco en la bangladeŝa teksaĵa industrio. Laŭ la ministro pri Internaj aferoj, Muhiuddin Khan, tiu konstruaĵo estis kontraŭleĝa. 2.600 personoj laboris tie laŭ la Asocio de fabrikistoj kaj ekpsortistoj en Bangladeŝo.

Ekde mardon vespere, unu tagon antaŭ la tradegio, kelkaj dungitoj laborantaj en konfekciaj atelieroj publike maltrankviliĝis pro fendetoj. Ili tamen relaboris sub ordono de siaj ĉefoj.

« La respondeculoj trudis nin reveni, unu horon post nia reveno, la konstruaĵoj disfalegis », raportis Musumi, laboristino 24-jara.

Laŭ Mustafizur Rahman, respondeculo de polic-unuo komisiita en la industria sektoro, la proprietuloj de la atelieroj de la konstruaĵo ignoris peton pri fermado lanĉita de la aŭtoritatoj kaj restadas netroveblaj de post la katastrofo.

Reage, dekoj da miloj da laboristo manifestaciis en apuda industria areo, kaŭzante fermadon de centoj da uzinoj.

Enketo komencis kontraŭ la proprietulo de la konstruaĵo, membro de la reganta partio, pri malobservado de konstruaj reguloj.

La brita ĉenmagazeno pri malmultekostaj vestoj Primark, kies unu el la liverantoj estis instalita en la konstruaĵo, deklaris sin « ŝokita ». La usona distribuisto Walmart enketas por scii ĉu unu el siaj liverantoj troviĝis en la Rana Plaza.

La hispana Mango, post hezito, agnoskis ligilon kun fabrikisto.

Koncerne la itala Benetton, se ĝi dementas ĉiajn ligilojn kun fabrikistoj situataj en la konstruaĵo, organizaĵo pri defendo de la laboristoj, emfazas dokumentojn de septembro 2012 kongruantaj kun mendoj de la okcidenta marko.

La teksaĵa industrio en Bangladeŝo estas la dua plej grava en la mondo kaj provizas multajn malmultekostajn okcidentajn markojn.

La disfalegoj de konstruaĵoj estas oftaj en la lando, la sekurecaj normoj rilate al konstruo malofte aplikataj.

En novembro 2012, incendio en teksaĵa uzino provizantaj interalie la usonan ĉenmagazenon Walmart okazigis 111 mortintojn en la antaŭurbo de Daka.

Laŭ laboristoj, iliaj respondeculoj petis de ili ke ili restadu ĉe siaj laborpostenoj asertante ke temas nur pri trejnado de incendia alarmo.

http://neniammilitointerni.over-blog.com/article-banglade-o-manifestacio-post-incendio-kiu-okazigis-122-mortintojn-apud-dako-112845901.html

http://www.leparisien.fr/international/immeuble-effondre-au-bangladesh-plus-de-150-morts-25-04-2013-2757493.php

La polico pafis kaŭĉukajn kuglojn kaj plorigajn gasojn vendredon en la antaŭurbo de Daka kontraŭ centoj da miloj da manifestaciantoj kiuj atakis uzinojn kaj renversis veturilojn, koleraj post la mortiga disfalego de konstruaĵo.