Pluraj dekoj da miloj da personoj defiladis pasintan dimanĉon en Budapeŝto por denunci kreskantan kontraŭjudismon en Hungario, manifestacio kiu disvolviĝis kadre de la « Marŝado de la vivantoj », evento organizita ĉiujare omaĝe al la 500.000 hungaraj judoj ekstermitaj en la naziaj koncentrejoj dum la dua mondmilito.

Hungario akceptos la plenan asembleon de la Monda Juda Kongreso de la 5a ĝis la 7a de majo.

Tiu marŝado kutime kolektas nur kelkajn milojn da personoj. Ĉi-foje homamaso multe pli nombra defiladis laŭlonge de Danubo, flirtiganta Israelajn kaj eŭropajn flagojn.

« Ni neniam amasigis tiom da personoj, sed tio signifas ke ekzistas grava problemo”, ekdiris Gabor Gordon, organizanto de la manifestacio, al la partoprenantoj.

« Rasismo, kontraŭjudismo (…), ni devas haltigi ilin kiam tio estas ankoraŭ ebla ».

Ankaŭ ekstremdekstra motorcikla asocio, planis manifestacii dimanĉon sed la Ĉefministro, Viktor Orban, petis de la ministerio pri Internaj aferoj ke li malpermesu tiun manifestacion en tiu memortago pri Holokaŭsto.

Viktor Orban deklaris ke neniu evento povanta ŝoki la partoprenantojn al la Marŝado de la vivantoj ne estos tolerata.

http://tempsreel.nouvelobs.com/monde/20130421.REU2463/vaste-manifestation-contre-l-antisemitisme-en-hongrie.html