En la aŭstralia mino de koaksigeja gaso Tara situata en Kvinslando, la departemento pri minoj raportas ke preskaŭ duono el la ŝaktoj testitaj en tiu mino elmontras likajn signojn.

Nuntempe, pli ol 5.000 ŝaktoj de koaksigeja gaso estis boritaj en Kinslando, kaj pliaj dekoj da miloj estas antaŭviditaj.

La ĵurnalo The Sydney Morning Herald publikigis en novembro 2012 artikolon kiu raportis pri la studaĵo kaj la testoj plenumitaj de la esploristoj de la universitato de Southern Cross pri tiu gas-mino de Tara.

Tiuj-ĉi montras ke la ellasaĵoj de grandaj kvantoj da metano ŝajne devenas de nedetektitaj likadoj kaj ke la niveloj de forcejefikaj gasoj trovitaj en Condamine estas trifoje superaj al tiu de la apudaj distriktoj de la mino.

Tiuj likoj de ŝaktoj estas komuna karakterizaĵo de la minoj de koaksigeja gaso en Aŭstralio.

Dokumenta filmo realigita de televida skipo en Tara malkaŝas gas-ĉeeston en poluitaj riveroj :

Video en la angla : www.youtube.com/watch

Ĝi montras la plenan trompemon de la registaro kiu liveras tiujn bor-permesilojn. Tiu riportaĵo ofertas ankaŭ atestojn de la najbaroj kaj loĝantoj kiuj vivas proksime de la loko Tara kaj kiuj, konsternitaj, malkovras tiun gas-ĉeeston bolantan ĉe la akvaj supraĵoj.

http://www.reporterre.net/spip.php?article4158