Video :

http://www.youtube.com/watch?v=287efKfdyls

En senprecedenca verdikto, la Barata Ĉefkortumo malakceptis la apelacion de Vedanta Resources pri ĝia projekto de mineja ekspluatado sur la sankta monto de Dongria Kondh, en la ŝtato Oriso.

Laŭ la kompleksa juĝo de la Kortumo, decidi pri estonteco de tiu mineja projekto apartenas al tiuj, kiuj estas plej tuŝataj.

La Kortumo agnoskis ke la rajto de la Dongria Kondh respektegi sian sanktan monton devas esti « protektata kaj konservata » kaj ke tiuj, kiuj ĝuas pri rajtoj religiaj kaj kulturaj devas esti aŭskultataj en la decida procezo.

La tribo disponas pri tri monatoj por decidi permeson aŭ ne de la ekspluatado de siaj sanktaj montetoj, sed premoj sur la komunumo estas eblaj dum tiu kerna periodo.

La senŝanceliĝa lukto de la Dongria kontraŭ la brita kompanio kvotita ĉe la Londona borso estis komparita al tiu de la herooj de la filmo « Avataro » kaj akiris la subtenon de pluraj famuloj.

La brita aktorino Joanna Lumley deklaris : « Mi ĝojas konstati ke rajto kaj justeco finfine gajnis. En konsidero pri la graveco de la akuzaĵoj kontraŭ tiu mineja projekto, estus neimagebla ke la Kortumo permesus ĝin ».

Tiu verdikto draste kontraŭdiras la prezidenton de Vedanta Resources, la miliardulo Anil Agarwal, same kiel la ŝtata kompanio Orissa Mining Corporation kiu apelaciis kaj subtenis la minejan projekton ekde la komenco.

La definitiva media permeso estis blokita de la barata ministro pri medio en 2010. Vedanta tamen konservis en operaca stato sian rafinejon piede de la montetoj.

Tiu-ĉi finfine estis fermita en decembro 2012 pro manko de baŭksito por nutri ĝin.

La opoziciaj voĉoj al la minejo resonis en la tuta ŝtato Oniso.

En decembro 2012, miloj da manifestaciantoj kuniĝis kun la « defia ralio » por protesti kontraŭ la minejo kaj pasintan februaron, dum ilia jara festivalo, centoj da Dongria rediris sian firman decidon neniam forlasi la montetojn de Nijamĵiri.

La mineja projekto estis kontestita ankaŭ de la norvegia kaj brita registaroj, ankaŭ de la brita kleriko, kio kaŭzis la foriĝon de pluraj investistoj.

En la momento kiam la centra registaro provas malfortigi la tribajn rajtojn, tiu juĝo estas komprenata kiel subteno al la rajtoj de la Dongria Kondh kaj de ĉiuj tribaj popoloj en Barato.

Stephen Corry, direktoro de « Survival International » deklaris : « Tiu verdikto profunde trankviligas kaj montras ke kompanioj kiel Vedanta Resources ne estas ĉiopovantaj : kampanjo bone kondukita sur loka kaj monda niveloj povas vere finatingi favorajn solvojn. La kompanioj kaj la registaroj devus pripensi tion. Vedanta akre lernis ke la tempo kiam eblis nepunitece senposedigi la indiĝenajn teritoriojn estas finita ».

La Dongria luktis kun multe da konstanteco kaj pasio kontraŭ la minejo de Vedanta. Ni esperu ke ili diros la lastan vorton.

Estas grave ke ili estu protektataj pri ĉia turmentado kaj minacado en tiu kerna periodo kaj ke post ilia firma decido, ĝi estu respektata de Vedanta kaj de la registaro.

http://www.survivalfrance.org/actu/9162