neniammilitointerni.over-blog.com/sud-afriko-anta%C5%AD-unu-jaro-noksolo-noguaza-aktivistino-murdita-pro-seksa-orienti%C4%9Do

Manifestacio « Ne al lesbofobio » en Parizo la 24an de aprilo

Noksolo Noguaza, juna samseksemulina aktivistino, estis viktimo de seksperforto laŭnomita « rebonigo » kaj murdita la 24an de aprilo 2011, pro sia seksa orientiĝo.

Ŝi aktivis en la komitato pri organizo de la Geja Fiero de Ekurhuleni kiu kampanjas por rajto al egaleco kaj digneco de personoj GLATI (Gejoj, Lesbaninoj, Ambaŭseksemuloj, Transgenruloj, Intersekuloj) en Sud-Afriko.

Du jarojn poste, la enketo ne progresis, neniu estis arestita nek vokita antaŭ tribunalo.

Internacia Amnestio-Francio kaj « Nigrulinaj samseksemulinoj » invitas vin omaĝi Noksolo-n por montri vian solidarecon kun la lesbaj aktivistinoj en Sud-Afriko kiuj luktas kontraŭ la perforto de antaŭjuĝoj, indiferenteco kaj polica kaj justica inerteco.

KOLEKTIĜO « FONTAINE DES INNOCENTS » (Fonto de senkulpuloj)

NE AL LESBOFOBIO ! NE AL NEPUNITECO !

MERKREDON 24an de APRILO ĉe la 18a

http://www.amnesty.fr/Mobilisez-vous/Bougez/Manifestation-Non-la-lesbophobie-Paris-le-24-avril-8433?utm_source=facebook&utm_medium=reseaux-sociaux&utm_campaign=FB-AmnestyPersonnesEnDanger