neniammilitointerni.over-blog.com/manika-markolo-miloj-da-bariloj-de-nukleaj-for%C4%B5eta%C4%B5oj-mergitaj

Pli ol 14.000 tunoj da radioaktivaj forĵetaĵoj estis mergitaj fine de la 1960aj jaroj fare de Francio en Atlantikaj fosegoj, memorigas Andra (Nacia Agentejo por administracio de nukleaj forĵetaĵoj) okaze de sia nacia inventaro publikigita merkredon. Tiu praktiko poste ĉesis en 1983.

Kadre de du operacoj kunordigitaj ĉi-epoke de Agentejo por Nuklea Energio (ANE) de la Organizaĵo pri Ekonomiaj Kunlaboro kaj Evoluigo (OEKE) Francio procedis tiujn mergitojn, akompanita de multaj aliaj eŭropaj landoj. En 1967, Germanio, Belgio, Francio, Unuiĝinta Reĝlando kaj Nederlando tiel mergis ĉirkaŭ 11.000 tunojn da forĵetaĵoj (36.000 bareloj) en loko 400 kilometrojn marvaste de Galegio (Hispanio) je pli ol 4.600 metroj profunde.

Tiuj forĵetaĵoj, likvaj kaj rekte evakuitaj en la maron aŭ solidaj kaj enpakitaj en metalaj bareloj, reprezentis radioaktivecon ĉirkaŭ 300 terabekereloj.

Kompare, la akcidento okazinta ĉe la japana centralo en Fukuŝimo en marto 2011 ellasis plurajn dekojn da milionoj da miliardoj da bekereloj en atmosferon kaj en Pacifikan oceanon.

CENTRO DE STOKADO EN MANIKO


EN 1969, nova operaco, kunigante ĉi-foje Belgion, Francion, Unuiĝintan Reĝlandon, Italion, Nederlandon, Svedion kaj Svislandon efektiviĝis per mergado de ĉirkaŭ 9.000 tunoj (ĉirkaŭ 900TBq) sur loko 900 kilometrojn for de Okcidenta Bretonio, je profundeco inter 4.000 kaj 4.600 metroj.

Francio ĉesis tiujn mergadojn per malfermo, samjare, de sia centro de stokado en Maniko, de tiam fermita.

Sed ANE daŭrigis sian kampanjojn de mergado ĝis moratorio subskribita en 1983, sur sola loko marvaste de la Biskaja Golfo, uzita de Belgio, Unuiĝinta Reĝlando, Nederlando kaj Svislando. Francio neniam elverŝis nukleajn forĵetaĵojn en Maniko.

Kontraŭe, antaŭ ol ANE komencis enkadri la operacojn (de 1949 ĝis 1966), Unuiĝinta Reĝlando, kaj Belgio malpli amplekse, mergis siajn forĵetaĵojn en la fosego de Casquets (Kaske), nur 15 kilometrojn nord-okcidente de la francaj marbordoj ĉe terkapo de La Hague (La Ag)

Francio ankaŭ uzis du lokojn en Pacifiko, proksime de la atolo de Mururoa, kie ĝi efektivigis siajn militistajn nukleajn provojn, por mergi forĵetaĵojn je pli ol 2.000 metroj profunde.

Tiuj forĵetaĵoj, enpakigitaj aŭ ne, estis mergitaj inter 1972 kaj 1982 kaj reprezentis entute ĉirkaŭ 2.500 tunojn, por ĉirkaŭ 70 miliardoj da bekereloj.

http://neptunya.fr/des-milliers-de-futs-de-dechets-nucleaires-immerges-dans-la-manche/