neniammilitointerni.over-blog.com/sumatro-protektita-arbaro-balda%C5%AD-vendita-al-mina-firmao

http://eo.wikipedia.org/wiki/Sumatro

Mina firmao kvotita ĉe Toronto, en Kanado, strete kunlaboras kun la indonezia registaro por nuligi la protektitan statuson de arbaro de ĉirkaŭ 1,6 milionoj da hektaroj sur la insulo Sumatro.

En komunikaĵo publikigita mardon, East Asia Minerals Corporation asertas ke ĝi estas aktive implikita en ellaboro de nova aranĝa plano en la provinco Aceho.

http://eo.wikipedia.org/wiki/Aceho

La proponitaj modifoj koncernas vastajn zonojn de protektitaj arbaroj. La mina ekspluatado ĝuos pri preskaŭ 1 miliono da hektaroj, la arbara ekspluatado pri 413.086 hektaroj kaj palmoleaj plantaĵoj pri 256.250 hektaroj.

Kaj ĝi aldonas : « Ekde kiam la arbaro ne plu havos protektitan statuson, nia firmao akiros eblecon daŭrigi sian elfosadan programon ».

« La malrapideco de reklasifiko estus imputebla al koalicio de mediaj grupoj kaj aliaj NRO-oj ».

Fakte, tiu reklasifiko de la zono estas kontestata de multaj mediaj grupoj ĉar ĝi povus ruinigi la mondfaman biodiversecon de la provinco, inkluzive orangutanojn, rinocerojn, tigrojn kaj elefantojn kiuj priloĝas la regionon kaj kiuj jam estas endanĝerigitajn.

Zorgoj reasertitaj pasintmonate de grupo de biologistoj kaj sciencistoj kiuj avertis ke tiu nova statuso povus havi gravegan ekologian efekton, ekologio kiu havas gravan rolon en la provinca ekonomio, sed ankaŭ en la regiona loĝantaro.

« La arbaroj de Aceho estas esencaj por la nutraĵa sekureco, la reguligado de akvo-fluado dum la musono kaj la sekecaj periodoj por irigacii la rizajn kampojn kaj aliajn kultivojn », deklaris « Asocio por Konservado de la Tropika Biologio ».

Tre malĝoja decido kiu ne plibeligas la bildon de Indonezio kiu ne hezitas ruinigi siajn naturajn riĉaĵojn kontraŭ profitoj.

http://www.7sur7.be/7s7/fr/2765/Environnement/article/detail/1617427/2013/04/18/Une-foret-protegee-de-Sumatra-bientot-vendue-a-une-societe-miniere.dhtml