Kolizioj eksplodis inter policistoj kaj junaj manifestaciantoj, dimanĉon 21an de aprilo en Barejno, kelkaj horoj antaŭ la komenco de la Granda Premio de Formulo 1, denuncita de la opozicio kiel internacia montrofenestro ofertita al la regnanta familio.

Kelkaj manifestaciantoj blokis vojojn dummatene ĉirkaŭ la ĉefurbo, Manamo, kaj la polico uzis plorigajn gasojn en liceo de la urbo kie lernantoj manifestaciis, raportis membro de Barejna centro pri homaj rajtoj.

Multaj policaj kaj blenditaj veturiloj estis deplojitaj laŭlonge de la vojo komunikiganta la ĉefurbon al la kurejo de Formulo 1.

Pridemandita pri la kolizioj kiuj daŭras de vendredo, aparte en la vilaĝoj proksimaj de Manamo, respondeculo de la ministerio pri internaj aferoj, deklaris ke « ĉio estas normala ».

PLORIGAJ GASOJ

Sabaton, junaj protestantoj blokis stratojn, incendiis pneŭojn kaj ĵetis ŝtonojn al la policistoj, kiuj pafis plorigajn gasojn en pluraj vilaĝoj ĉirkaŭ Manamo dum la nokto de vendredo al sabato, laŭ atestantoj kaj aktivistoj pri homaj rajtoj.

La ŝijaisma plimulto akuzas la sunaisman dinastion de la Kalifioj monopoligi la potencon kaj malobservi la homajn rajtojn. Tiu-ĉi dementas, kaj ricevas subtenon interalie de Sauda Arabio, maltrankvila pri la ŝijaisma influo, kaj de Usono, kies 5a ŝiparo estas bazita sur la insulo.

Pridemanditaj de ĵurnalistoj sur la kurejo de Sakhir, kiu akceptas la kurado de F1 dimanĉon, la kronprinco esprimis sabaton la esperon ke la « nacia dialogo » komencita kun la opozicio sukcesos.

« Diskutoj okazas, tio estas grava. Kaj ĉiuj partoj havas la okazon prezenti siajn plendmotivojn, kio estas esenca », diris la kronprinco Salman Al-Khalifa, kiu malofte sin esprimas antaŭ gazetaro.

www.lemonde.fr/sport/article/2013/04/21/affrontements-au-bahrein-avant-le-grand-prix-de-formule-1_3163650_3242.html