Ili protestas kontraŭ senprocesa enkarcerigo kaj manipulado juĝita kiel profanada de la Koranaj volumoj...

77 el la 166 malliberuloj de Guantanamo estis strikanta sabaton, t.e 25 pliaj ol merkredon, anoncis porparolanto de la militista malliberejo.

Dek sep malliberuloj nutritaj perforte

Inter la strikantoj, 17 estis nutritaj perforte, per tuboj konektitaj al ezofago, laŭ la leŭtenanto-kolonelo Samuel House. Inter tiuj 17 malliberuloj, kvin estis enhospitaligitaj sed « neniu el ili estas nun en danĝero ».

Laŭ la advokatoj, cento da malliberuloj plej akordiĝemaj partoprenas la movadon, komencitan la 6an de februaro kiam la koranoj estis esploritaj el maniero kiun la malliberuloj perceptis kiel religia profanado.

Sed laŭ ilia defendantoj, plejparte el la protestantoj denuncas sian senliman enkarcerigon de 11 jaroj, sen akuzado nek proceso.

La porparolanto de la militistaj aŭtoritatoj de la usona malliberejo, la kapitano Robert Durand, asertis merkredon ke « nova proceduro » estis starigita por averti la advokatojn de la malliberuloj, pere de la justica ministerio, kiam pertuba nutraĵo estis postulata por iliaj klientoj kaj aprobitaj de la komandanto de Guantanamo.

Sendependa raporto, subskribita de la organizaĵo Constitution Project, kondamnis la « perfortan nutradon » de la malliberuloj de Guantanamo, opiniante ke temas pri « speco de troigo kiu devas ĉesi ».

La 13an de aprilo, sesdeko da malliberuloj estis translokitaj de komunaj ĉeloj de la kampo 6 al individuaj ĉeloj, post interveno de militistaj gardistoj kondukitaj al pafado de nemortigaj kugloj por kontroli ribelon de malliberuloj.

http://www.20minutes.fr/monde/1141767-20130420-pres-moitie-detenus-guantanamo-greve-faim