« Survival International » alvokas al tutmonda manifestacio mardon 23an de aprilo antaŭ la peruaj ambasadejoj kaj konsulejoj de pluraj landoj kontraŭ la danĝera plivastiĝo de gas-projekto ĉe Kamisea en Perua Amazonio, kiu grave minacas la vivon de pluraj grupoj de Izolitaj Indianoj.

La manifestaciantoj svingos afiŝtabulojn kaj gasmaskojn simboligantajn la mortigajn konsekvencojn, kaj deponos petskribon ĉe la peruaj ambasadejoj kaj konsulejoj en Parizo, Londono kaj San-Francisko.

La petskribo kiu admonas la peruan prezidenton malhelpi invadon de la indianaj teritorioj fare de la minejaj societoj kolektis pli ol 120.000 subskribojn tra la mondo.

La Izolitaj Indianoj estas ege vundeblaj fronte al la malsanoj inokulitaj de eksterlandanoj. En la 1980aj jaroj, operaco pri gas-esplorado en Kamisea bloko kavis kiel konsekvenco la morton de duono el la Nahuas-tribo.

Kamisea situas plenkore de la rezervejo Nahuas-Nanti kreita por protekti plurajn tribojn izolitajn kaj ne kontaktitajn. Ĝi ankaŭ estas protektita zono de la Nacia parko Manu, taksita de UNESCO kiel « la plej riĉa en la mondo laŭ biodiverseco».

Konsiderata kiel la plej grava gas-projekto en Peruo, ĝi estas ekspluatata de la kompanioj Pluspetrol (Argentino), Hunt Oil (Usono) kaj Repsol (Hispanio).

La perua ministro pri Energio estas permesonta masivan plivastiĝon de la projekto malgraŭ la prema alvoko de Unuiĝintaj Nacioj al tuja interrompo de la operacoj kiuj riveliĝas ruinigaj por la Izolitaj Indianoj.

Krom tiuj sanitaraj riskoj kaŭzitaj de la kontaktoj, la gasa prospektoro minacas detrui grandan parton el la arbaro kaj timigi ĉasaĵon de kiuj Izolitaj Indianoj dependas por sia pluvivado.

Stephen Corry, direktoro de « Survival International », deklaris : « la plivastiĝo de la projekto Kamisea kore de la teritorio de Izolitaj Indianoj estas tute hazarda kaj nerespondeca. Unuiĝintaj Nacioj alvokis haltigon de tiu projekto. Espereble la perua registaro saĝece aŭskultos ĝin ».

En Parizo, la manifestacio okazos mardon 23an de aprilo de tagmeze ĝis la 14a kontraŭ la Perua Ambasadejo (50 avenue Kléber, 75016 Paris).

Aliaj manifestacioj okazos en Londono, San-Francisko kaj Madrido.

http://www.survivalfrance.org/actu/9163