20% : tio estas la morteca averaĝa procento de la kolonioj de bredadaj abeloj en Eŭropo. Procento kiu havas grandan variadon jen laŭ la landoj jen laŭ la vintroj.

Alarma, tiu kadukiĝo de la abeloj « estas sendube la rezulto de multaj kaŭzoj kiel malsanoj kaj parazitoj, klimata malordigo kaj praktikoj de la industria agrikulturo », substrekas ĵusa raporto de Greenpeace.

« Inter tiuj praktikoj, la uzado de kelkaj pesticidoj, kaj aparte neonikotinoidoj, plenumas ruinigan rolon » aldonas la NRO.

Greenpeace postulas malpermeson de sep pesticidoj (surmerkatigitaj sub la nomo de Gaucho, Cruiser, Poncho, Regent aŭ Raid...), juĝitaj kiel aparte toksaj.

« La urĝeco ne plu estas nura scienca observado, sed politika agado », ĝi deklaras. Ĝi invitas Eŭropan Union « promocii la ekologian agrikulturon (…) pliigante la kreditojn favore al esplorado, disvolviĝo kaj aplikado de eko-agrikulturaj praktikoj ».

Pesticidoj en la genoj

Tiu raporto estas publikigita dum akraj intertraktadoj okazas ĉi-momente en Bruselo pri la malpermeso de tri neonikotinoidoj, tiuj novaj generacioj de pesticidoj, kiuj prezentiĝas sub formo de granoloj aŭ en volvaĵoj de semoj.

Tiujn kemiajn molekulojn kreis Bayer, Syngenta aŭ BASF por penetri kore de la genoj kaj de la planta sistemo. Tiu-ĉi sekrecias poste la toksaĵon laŭlonge de sia kreskado.

La Eŭropa komisiono deziras malpermesi tiujn tri neonikotinoidojn, kies danĝero estis emfazita pasintan januaron de la Eŭropa Instanco pri nutraĵa sekureco. Ĝis nun, neniu plimulto ne sukcesis plenumiĝi.

Pasintan 15an de marto, tridek landoj (inter kiuj Francio) voĉdonis favore al forigo de tiuj toksaĵoj, naŭ voĉdonis kontraŭ (nome Germanio kaj Britio), kaj kvin sin detenis.

« La ‘spertuloj’ ofte decidiĝas ne rilate al la scienca sciado sed prefere rilate al la ekonomia intereso de la lando kiujn ili reprezentas. Estas klare la kazo de Britio kaj Germanio kiuj tiamaniere protektas antaŭ ĉio la ekonomiajn interesojn de ties agrokemia sektoro … » denuncas François Veillerette, porparolanto de la asocio « estontaj generacioj ».

La komisiono submetos sian proponon al nova baloto dum la venontaj semajnoj.

www.bastamag.net/article3050.html