Savado de orangutano fare de aktivistoj de IAR

eo.wikipedia.org/wiki/Kalimantano

VIDEO: vimeo.com/63254306

Sidita supre de restaĵo de arbo, hebeta orangutano rigardas tion, kio estis antaŭnelonge sia arbaro sed kiu plu estas nur ruinaĵoj.

Armitaj per segmaŝinoj kaj buldozoj, la laboristoj de la produktanto de palmoleo Bumitama Gunajaya Agro (BGA) tute detruis ĝian tropikan arbaron laŭ pluraj kilometroj.

Tri aliaj orangutanoj elĉerpitaj pro malsato, graveda femalo kaj patrino portanta sian idon surdorse, ankaŭ estis trovitaj rampantaj meze de stumpoj kaj trunkoj de arboj el la virga praarbo senarbigita.

« Plu restas orangutanoj kaj aliaj protektataj specioj kiel longnaza simio en la malgrandegaj vestiĝoj de la arbaro meze de plantaĵoj » eksplikas Adi Irawan de la ekologiista organizaĵo International Animal Rescue Indonesia (IAR).
« Ĉiuj bestoj estas minacataj en la plantaĵo. Pro tio la firmao devas ĉesi tuj la senarbigadon ».
Tio povas aperi nekredeble, sed la produktanto de palmoleo BGA estas membro de 2007 de RSPO, organizaĵo kiu liveras prikvalitan etikedon de daŭripova palmoleo.

en.wikipedia.org/wiki/Roundtable_on_Sustainable_Palm_Oil

La klientoj de BGA nomiĝas IOI, Wilmar kaj Sinar Mas, ankaŭ provizantoj de palmoleo de la agronutraĵa industrio kaj eŭropaj konsumvaroj.

Aliparte, la certiganta sistemo de RSPO estas agnoskita de Eŭropa Unio por identigi la « daŭripovajn » karburaĵojn.

Petskribo:
www.sauvonslaforet.org/petitions/914/l-orang-outan-victime-durable-de-l-huile-de-palme#.UW105G-OhOM.facebook