neniammilitointerni.over-blog.com/article-skotlando-en-la-eksaj-minaj-kvartaloj-de-la-lando-la-rankoro-kontra-magi-estas-tenaca-117177021.html

La « Fera damo » ne postlasis nur bonajn memoraĵojn. Do, merkredon, dum la tago de entombigo de Margaret Thatcher, kelkaj britoj festis anstataŭ lastomaĝe funebri la eks-Ĉefministron konatan pro sia perforto dum la striko de ministoj en 1984.

Ĉe Edinburgo, en Skotlando, tiuj virinoj partoprenis feston speciale oganizitan por la okazo.

Historia video en la franca kaj angla :
Tio estas korprema dokumento de Temps Présent (Nuna tempo) en novembro 1984. En la naŭa monato de striko de la ministoj en Britio, la strikantoj, kontraŭstarigitaj al la necedemo de Margaret Thatcher, perdas iom post iom esperon pri kontentigo de siaj depostuloj. Kaj la ĉiutaga vivo fariĝas pli kaj pli malfacila dum la alfrontiĝoj kun la polico multobliĝas. Tuta flanko el la historio de la brita laborista movado kaj de la baskulado de la mina industrio :

www.rts.ch/archives/tv/information/temps-present/3443963-la-greve-la-plus-dure.html


Plu en Skotlando, ĉe Danderhall, alia festo estas organizata ĉe klubo de ministoj. Sur tiu foto de ĵurnalisto de Guardian, eks-ministo 70-jara kolektas monon por financi la operacon.
« Jim Finlayson, 70-jara, ministo de je la aĝo de 15-jara kaj maldungita en 1984, kolektas monon ĉe klubo de ministoj en Danderhall por la funebra festo de Thatcher ».
Kaj ĉe Easington, en Britio, tiu viro firme elmontras cirkonstancan t-ĉemizon sur kiu ni povas legi : « generacio de sindikatistoj dancos sur la tombo de Thatcher ».
www.europe1.fr/International/Les-mineurs-fetent-les-obseques-de-Thatcher-1486039/