neniammilitointerni.over-blog.com/article-tutmondo-diru-al-w3c-ni-ne-volas-holivud-ttt-n-117168291.html

Holivudo rekomencis. Kio estas ĝia lasta ruzo por alproprigi al si la Tut-Tera-n teksaĵo-n ?

Uzadi sian influon ĉe la Konsorcio de la Tut-Tera Teksaĵo (angla W3C) cele al inkludo de la DRM (teĥnikaj rimedoj de protekto de aŭtorrajtoj) en HTML5-n – eo.wikipedia.org/wiki/HTML5- alidirite, en la stukturon de la TTT mem.

eo.wikipedia.org/wiki/Konsorcio_de_la_Tut-Tera_Teksa%C4%B5o

eo.wikipedia.org/wiki/Digital_rights_management

Milionoj da retanoj mobiliziĝis kontraŭ SOPA kaj PIPA, sed nun la magnatoj de potencaj amaskomunikiloj sin turnas al Ne-Registaraj Organizaĵoj por provi engliti ciferecajn limigojn en ĉiuj niaj retaj interagadoj.

Gigantaj firmaoj kiel Netflix, Google, Microsoft kaj BBC aliĝas al tiu katastrofa propono, kiu defias la mision de W3C, « instigi la TTT-n realigi sian plenan potencialon ».

Helpu nin kolekti 50.000 subskribojn antaŭ la 3a de majo 2013, internacia tago kontraŭ la DRM.

Ni kunportos tiujn subskribojn al W3C (ili estas tuj ĉe la fino de la strato!) kaj aŭdigos vian voĉon.

Ni petas de World Wide Web Consortium (W3C) kaj de ties membraj organizaĵoj ke ili forĵetu la proponon pri « Ĉifrita Media Vastigado » (Encrypted Media Extensions - ENE) kiu inkludus DRM en HTML.

Tiuj vastigadoj por ĉifritaj medioj estus nereversigebla retroiro por la libereco de la TTT. Ili firmigus kaj ebligus ekonomiajn modelojn limigantajn la aktivecojn de la uzantoj el maniero kontraŭa al etiko ; ili submetus la plenan civitanecon en la TTT al la kondiĉo de apartaj amaskomunikiloj. Dum eĉ Flash kaj Silverlight finfine malaperas, ni ne devas anstataŭigi ilin per la lasta kaprico de la gigantaj amaskomunikiloj kiuj provas kontroli nin.

Plie, la principo de Ĉifrita Media Vastigado estas kontraŭdira kun la fundamentaj valoroj de W3C. Tio ĝenus interfunkciadon instigante multobliĝon de greftaĵoj de DRM. La principo de W3C konservi la TTT-n libera je rajtoj estus malobservata ĉar temas tutsimple pri kaŝita elirejo ebliganta al la amaskomunikiloj postuli uzadon de neliberaj programaroj.

Aserti la malon estas sin kaŝi la okulojn por ne vidi, pro la simpla kialo ke la propono citas nome nek teknologion nek apartan DRM-sistemon.

W3C kaj membraj organizaĵoj, ne teksu la TTT-n per DRM !

Petskribo: www.defectivebydesign.org/no-drm-in-html5

www.longshupublishing.com/articles/action-hollywood-remet-ca