neniammilitointerni.over-blog.com/article-usono-esigu-la-loka-ton-e-la-haveno-de-vankuvero-117160639.html

La laboristoj de la Vankuvera haveno, apud Portlando en la ŝtato Vaŝingtonio en Usono estis maldungitaj de sia estro, la japana multindustria kompanio Mitsui-United Grain, de la 27a de februaro 2013.

La Internacia Federacio de la Laboristoj pri Transporto asertas ke tiu lokaŭto estas agreso kontraŭ-sindikata kaj rimedo por eviti intertraktadon pri kolektiva konvencio de la laboristoj.

La lasta konvencio finiĝis en septembro 2012 lasante ilin sen sociala protektado kaj submetataj al troigoj, situacio ke la dunganto ne plu hezitas ekspluati por sia avantaĝo, senigante siajn salajrulojn ne nur pri iliaj avantaĝoj sed ankaŭ pri ilia laboro.

www.itfglobal.org/index.cfm/languageID/3