neniammilitointerni.over-blog.com/article-togolando-la-striko-de-funkciuloj-funebrigita-pro-la-morto-de-lernejano-117146505.html

Tiu striko de funkciuloj intervenas en streĉa etoso : opoziciuloj kaj ĵurnalistoj multobligis la manifestaciojn ĉi-pasintajn semajnojn. AFP PHOTO /DANIEL HAYDUK

La striko de funkciuloj fariĝis tragika, lundon 15an de aprilo, pro la morto de lernejano 12-jara mortigita per kuglo dum manifestacio norde de la lando dum membro de polico estis vundita. La registaro fermadis ĉiujn lernejojn unua- kaj dua-gradoj, kaj petis kvietecon.

Koncerne la strikanta sindikato, ĝi anoncis hieraŭ vespere interrompon de la movado dum 48 horoj cele al provo de dialogo.

Marĝene de la striko de funkciuloj, perfortaj manifestacioj de lernejanoj kiuj deziris subteni siajn instruistojn, okazis tra la lando.

En Dapaong, ekstrem-norde, lernejano estis murdita per kuglo dum avertaj pafoj de la policistoj. La registaro petis komencon de enketo.

Dutaga interrompo

Kunigitaj en ĝenerala asembleo lundon, la funkciuloj decidis interrompi la strikon dum 48 horoj, mardon kaj merkredon.

Laŭ la porparolanto de la Sinergio de la Laboristoj de Togolando, la doktoro Gilbert Tsolenjanu, temas pri provo rekomenci dialogon kun la registaro.

Jam okazis antaŭkunsidoj inter la grupo de mediaciistoj kaj la Sinergio de la Laboristoj. Restas tamen formaligi la aferojn, por dialogi rekte kun la registaro. Aliparte, lundon vespere, la ministro pri la Laboro anoncis komencon de traktadoj kun la sindikato ekde ĉi-mardon 16an de aprilo.

www.rfi.fr/afrique/20130416-togo-greve-fonctionnaires-endeuillee-mort-ecolier