Areva, la franca specialisto pri civila nuklea energio, pretiĝas sendi fisiaĵon « Mox » (Moks’ : Miksaĵo de Oksidoj) en Japanion.

Temas pri fisiaĵo konsistanta interalie el plutonio. Tiu ŝiparo kaj ties taŭga momento estas tre kontestata dum Nord-Koreio sin deklaras en milita stato kaj ke Tokio senfine luktas kontraŭ la konsekvencoj de Fukuŝimo. La foriro okazos en la haveno de Cherbourg [Ŝerbur], en la departemento Manche, inter lundo kaj merkredo, laŭ la NRO Greenpeace.
Dek tunoj da Mox, t.e preskaŭ 800 kilogramoj da plutonio, estos baldaŭ enŝipigitaj en la haveno de Cherbourg (Francio) en du ŝipoj sub drasta protektado. Ĉiu el ambaŭ ŝipoj estas ekipita per kanonoj de 30 mm.

Surŝipe, trideko da viroj de la britaj specialaj fortoj estas ŝarĝitaj certigi la sekurecon de la ŝiparo kies foriro estas antaŭvidita, laŭ Greenpeace, inter lundo la 15a kaj merkredo la 17a. Ĉar, dum tiu 60-taga vojaĝo, la ŝipoj streĉe navigos. Ĉefe en Japana maro, kie la koreia krizo igas delikata la kuntekston.

« 100 bomboj de Nakasako »

Konsekvence, flanke de Greenpeace-France, tiu liverado maltranviligas. Kiel ekzemple Sébastien Blavier, kiu eksplikas : « Du aferoj maltrankviligas nin. La unua, estas fakte la franca obstineco sendi kargon de Mox kiu estas ekvivalenta, tial ke ĝi entenas plutonion, al preskaŭ 100 bomboj de tio, kio estis en la bombo de Nagasaki, ekzemple. Ni estas tre maltrankvilaj pri la danĝero de tiu transporto. »

Rapida refunkciado de la centraloj

Kaj la aktivisto daŭrigas : « Kaj krom tio, ni estas tre maltrankvilaj ĉar Francio obstinas, dum la Fukuŝima katastrofo ne estas solvita, sendi tiun Mox en Japanion por iamaniere trudi ilin refunkciigi ties nukleajn reaktorojn kiuj estas hodiaŭ haltigitaj. »

Nur du el la 50 japanaj reaktoroj estas nun ekspluatataj, sed la nova liberal-demokrata registaro neis la promeson de sia centra-maldekstra antaŭulo eliri el atomenergio. Tiu ŝiparo de Mox celas fakte ebligi rapidan refunkciadon de la japanaj centraloj.

neniammilitointerni.over-blog.com/article-francio-japanio-kargo-da-nuklea-fisia-o-foriros-de-francio-en-japanion-117138366.html

www.rfi.fr/asie-pacifique/20130414-une-cargaison-mox-le-point-quitter-france-filer-vers-le-japon