Kelkaj tagoj antaŭ la proceso de Nationalsozialistischer Untergrund (NSU), miloj da Munkenanoj surstratiĝis por manifestacii kontraŭ rasismo.

Miloj da personoj kolektiĝis ĉi-sabaton sur la placo Ŝtaĥus en Munkeno por manifestacii kontraŭ rasismo.

Kelkaj tagoj antaŭ la proceso de Beate Zschäpe, membro de politika grupeto Nationalsozialistischer Untergrund (NSU), kiu estas akuzita pri partopreno al murdoj de ok Turkoj kaj unu Greko inter 2000 kaj 2006, kaj policistino en 2007, la Munkenanoj manifestaciis sian solidarecon kun la familioj de la viktimoj.

Beate Zschäpe estis arestita en novembro 2011 kadre de tiu afero kiu kaŭzis skandalon en Germanio kaj relanĉis la debaton pri eventuala malpermeso de la ekstremdekstra partio Nacidemokrata partio de Germanio (NPD).

La proceso komencos merkredon 17an de aprilo.

neniammilitointerni.over-blog.com/article-germanio-manifestacio-kontra-rasismo-117120618.html

www.turquie-news.com/rubriques/europe/12763-manifestation-contre-le-racisme-en.html