neniammilitointerni.over-blog.com/article-rusio-vinci-la-rusa-urnalisto-kiu-denuncis-la-koruptadon-de-la-a-tovojo-de-imki-us-mortis-117113504.htmleo.wikipedia.org/wiki/%C4%A4imki

Mikhaïl Beketov estis ĵurnalisto ĉe Ĥimki, apud Moskvo. Li denuncis la koruptadon kiu ĉirkaŭas la projekton de aŭtovojo detruanta la arbaron en Ĥimki, kaj en kiu estas asociata Vinci. Perforte draŝita en 2008, li estis de tiam paralizita.

Komunikaĵo de la asocio Rusio-Liberecoj :

Kun la plej vigla emocio, Rusio-liberecoj eksciis pri la morto de la rusa ĵurnalisto kaj ekologiisto Mikhail Beketov. La kulpuloj de lia morto devas esti trovitaj kaj kondamnitaj, kaj lia lukto devas daŭri !

Mikhail Beketov, rusa ĵurnalisto kaj ekologiisto, batalis kontraŭ la konstruado de la aŭtovojo Moskvo – Sankt-Peterburgo kiu minacas detrui la arbaron Ĥimki apud Moskvo.

Li interalie malkaŝis en la loka ĵurnalo la suspekton de koruptado kiu pezis sur la respondeculoj de la projekto de aŭtovojo. Iom poste, en novembro 2008, li estis perforte agresita kaj trapasis la ceteron de sia vivo en rulseĝo. Lia morto estas do nova kaj terura simbolo pri la danĝeroj kiuj minacas la ĵurnalistojn kaj la aktivistojn de la civila socio, aparte la ekologiistoj, en Rusio.

Hodiaŭ la enketo pri la agreso stagnas. Kiuj estas la kulpuloj ? kiuj estas la komanditintoj ?

Rusio-Liberecoj sincere omaĝas la lukton de Mikhail Beketov.

Ni postulas la veron, kaj ankaŭ pli da protekto kaj respekto pri la rajtoj de la ĵurnalistoj kaj aktivistoj kiuj estas nun minacataj.

Ni ankaŭ alvokas la francan entreprenon Vinci, partnero en tiu projekto de aŭtovojo, interrompi ĝian partoprenon en la projekto tiom longe kiom justeco ne estos farita kaj tiom longe kiom la linio de la aŭtovojo, linio kontraŭ-ekologia kaj kontraŭ kiu aktive opozicias la surloka loĝantaro, ne estos modifita.

russie-libertes.org/2013/04/09/mort-du-journaliste-russe-m-beketov-trouver-les-responsables-continuer-le-combat/