http://neniammilitointerni.over-blog.com/article-francio-e-notre-dame-des-landes-pli-ol-mil-opoziciuloj-manifestacias-kontra-la-estonta-flug-117084830.html

neniammilitointerni.over-blog.com/article-francio-notre-dame-des-landes-viglaj-alfronti-oj-mardon-matene-111904711.html

neniammilitointerni.over-blog.com/article-francio-notre-dame-des-landes-40-000-partoprenantoj-la-la-organizantoj-112565559.html

Ili ne volas lasi la grupon Vinci fari kion ĝi deziras. Pli ol mil opoziciuloj kontraŭ la estonta flughaveno de « Notre-Dame-des-Landes » (Departemento Loire-Atlantique) organizis manifestacion, sabaton 13an de aprilo, sur la loko dediĉita al la projekto.

En la programo de la tago, kromnomita « Semu cian Zopa-n! [Zono de Prokrastita Aranĝo] », plantado de terpomoj aŭ fosaĵpurigado.

Unu el la grupo uzis la « RD281 (Departementa Vojo n°281) », vojo barita per obstakloj de kiam provo de elpelado okazis en oktobro 2012.

« Per la diversaj agrokulturaj laboreroj, ni plifortigos la daŭran okupadon de la Zopa » eksplikis porparolanto de la opoziciuloj, grimpinte sur postveturilo.

En kampo, dudeko da aktivistoj riĉigis per sterko grandan kolektivan legom-ĝardenon. En alia, vicoj da terpomoj estis plantitaj. Norde, kie la farmbieno de Bellevue (bela vidado) estas okupata de januaro de terkultivistoj por malhelpi ties detruadon, pluraj centoj da opoziciuloj ankaŭ kolektiĝis.

La komisiono pri dialogo aprobis la projekton, mardon 9an de aprilo, sed postulante multajn aranĝojn kiuj devus prokrasti la laborejon je pluraj monatoj.

Du aliaj raportoj estis deponitaj antaŭ la registaro samtage, unu pri la estonteco de la agrokultutaj teroj kaj la alia pri la medio.

Video:
www.francetvinfo.fr/a-notre-dame-des-landes-plus-d-un-millier-d-opposants-manifestent-contre-le-futur-aeroport_303007.html