neniammilitointerni.over-blog.com/article-egiptio-manifestaciantoj-operaciitaj-sen-anestezo-117044773.html

La egipta armeo ordonis al kuracistoj operacii sen anestezo vunditajn manifestaciantojn dum kolektiĝoj organizitaj kontraŭ la registaro, laŭ eltiraĵoj de raportoj publikigitaj en la eldono de vendredo 12a de aprilo de la brita ĵurnalo The Guardian.

Tiu raporto pri ekscesoj plenumitaj de la armeo kaj polico de post 2011, estrita de la prezidento Mohamed Morsi, elmontras ankaŭ ke medicinaj dungitoj kaj soldatoj atakis manifestaciantojn ene de la malsanulejo en Kairo, raportas la brita taggazeto.

Eltiraĵoj de la raporto, kiuj antaŭe diskoniĝis en la gazetaro, akuzis armeon pri torturo kaj truditaj malaperoj dum la ribelo kontraŭ la reĝimo de Hosni Moubarak en 2011. La lasta ĉapitro priskribas la traktadon suferitan de la manifestaciantoj en la milita malsanulejo de Kobri el-Koba en Kairo en majo 2012.

Laŭ The Guardian, atestanto malkaŝis al enketistoj ke militista kuracisto ordonis al kuracistoj operacii sen anestezo kaj sen sterilizado. Alia atestanto priskribis kiamaniere militistaj kuracistoj kaj soldatoj « atakis la manifestaciantojn frapante ilin kun perforto kaj insultante ilin ».

« Mi ne povas trotaksi la gravecon de tiu raporto », konfidis Heba Morajef, direktoro de la egipta agentejo de la NRO Human Rights Watch, al The Guardian.

« Armeo ĉiam diris ke ĝi subtenas la manifestaciantojn kaj ke ĝi neniam pafis kuglon al ili. Tiu raporto entenas por la unua fojo oficialan kondamnon de armeo pro ties respondeco en torturoj, murdoj kaj malaperoj », li aldonis.

La egipta prezidento Mohamed Morsi promociis ĵaŭdon generalojn-oficirojn por montri sian subtenon al armeo dum la situacio restas streĉita inter la islama ĉefo kaj la militistoj.

http://www.lemonde.fr/afrique/article/2013/04/12/des-manifestants-egyptiens-operes-sans-anesthesie_3158623_3212.html