neniammilitointerni.over-blog.com/2018/09/tutmondo-la-klimataj-perturboj-kreskigas-malsaton.html

Malsato en la mondo kreskis en 2017, por la tria sinsekva jaro. Tion emfazas komuna raporto publikigita de la Organizaĵo pri Nutrado kaj Agrikulturo de la Unuiĝintaj Nacioj (ONA), la Organizaĵo pri Nutrado kaj Agrikulturo de la Unuiĝintaj Nacioj (ONA), kaj kvar aliaj UN-organizaĵoj, kiuj pritraktas tiujn demandojn.

Antaŭ dek ok jaroj, UN engaĝiĝis solvi la problemon de malsato en la mondo, antaŭ la fino de la jaro 2030. Tiu respektinda celo pli kaj pli malproksimiĝas. José Graziano da Silva, ĝenerala direktoro de la ONA malĝojas: «Bedaŭrinde, la granda novaĵo ne estas bona novaĵo… por la tria jaro, mi devas anonci al vi, ke la nombro da homoj, kiuj suferas pri malsato en la mondo kreskis».

Preskaŭ 821 milionoj da personoj suferis malsaton en la mondo en 2017, ili estis 804 en 2016. Afriko plu estas la plej tuŝata kontinento kun 21% el ties loĝantaro malbone nutrataj, Azio situiĝas en la dua rango, kun 11,5%.

La nombro de malplenaj ventroj revenis al sia nivelo ekzistanta dek jarojn antaŭe. La tendenco al malaltiĝo do inversiĝis kaj la ONA akuzas la klimatan ŝanĝiĝon: «Ĉi-jare, ni insistas pri la klimata ŝanĝiĝo. La raporto demonstras klare, ke la klimata ŝanĝemo, kaj la submetiĝo al ekstremaj eventoj, pli kompleksaj, pli oftaj kaj pli intensaj, pridubigas la progresojn observatajn en malaperigo de la malsato kaj misnutrado», aldonas José Graziano da Silva.

151 milionoj da infanoj koncernataj
Pro tiuj klimataj ŝanĝiĝoj, la terkultivistoj havas pli malfacilan laborŝarĝon. Tio estas la kazo en Latin-Ameriko, ekzemple, kie la fenomeno El Niño kaŭzis ripetitan sekecon. Triono el la landoj, kiuj spertis kreskadon de misnutrado, spertis ankaŭ sekecon. La klimataj ŝanĝiĝoj instigas la mondon helpi la sudajn terkultivistojn, gurdas la UN-organizaĵoj. Necesas investadi en pli efikajn semojn kaj konservadon de la rikoltoj. Kvankam la klimata ŝanĝiĝo estas fingromontrata, milito plu estas unu el la unuaj kaŭzoj de misnutrado. En Jemeno, ekzemplo, triono el la loĝantaro estas misnutrita.

Sola progreso registrita en 2017, la nombro da infanoj, kiuj suferas pri nesufiĉa kreskado pro malsato, iomete malaltiĝis. Sed 151 milionoj da infanoj en la mondo plu suferas pri malsato.

http://www.rfi.fr/science/20180911-dereglements-climatiques-font-augmenter-faim-le-monde

https://www.youtube.com/watch?v=qb_mJilQTfU