http://neniammilitointerni.over-blog.com/article-germanio-la-lando-devos-evakui-lokon-de-radioaktivaj-for-eta-oj-117034764.html

La germanaj aŭtoritatoj decidis tion : estos bezonate serĉi novan lokon por definitive stoki la radioaktivajn forĵetaĵojn de la lando.

Ĝis tiam, la loko de Gorleben, en Malsupra Saksio estis preferata. Sed la opozicio al la projekto ĉiam estis vigla en tiu agrikultura regiono, iĝinta unu el la domajno de la germana kontraŭ-nuklea movado.

Germanio havas ĝis la jaro 2031 por trovi lokon de definitiva stokado. Tamen urĝas. La lando ja decidis eliri el nuklea energio en 2022.

Sed ĝis tiam, ĝi daŭre produktos radioaktivajn forĵetaĵojn amase. Kaj unu el la nunaj stok-lokoj, ĉe Asse II, ankaŭ en Malsupra Saksio, devas baldaŭ esti malplenigita.

La federalaj aŭtoritatoj rekomendis en 2010 ekstrakti el tiu antaŭa sal-minejo la 126.000 barelojn da radioaktivaj forĵetaĵoj kiujn ĝi entenas. Ili estis deponitaj tie inter 1967 kaj 1978.

Radioaktivaj bariloj difektitaj

Nu, de jardekoj, la minejo suferas je trafiltrado. Galerioj disfalas, bariloj estas difektitaj. Ankaŭ ekzistas risko de infestado de akvo.

La germana parlamento voĉdonis en marto leĝon celante akcelon pri evakuado de la loko.

Sed, ankaŭ ĉi-okaze, la limtempo estas tro larĝa. Dum aŭdado de spertuloj en la germana federala parlamento, Bundestag, en februaro, la reprezentanto de la Instituto pri aplikita ekologio Öko-Institut, Michael Sailer, avertis : la operaco ne povos okazi antaŭ 2024.

Malpleje, je tiu momento, la lando ne produktos pliajn atomajn forĵetaĵojn.

En Francio, eksperimentado pri « stokado de radioaktivaj forĵetaĵoj en profundaj geologiaj formacioj » okazas en Loreno, en la subgrundoj de la komunumo de Bure (Meuse), je 500 metroj da profundeco.

http://eo.wikipedia.org/wiki/Loreno

https://eo.wikipedia.org/wiki/Meuse

http://www.bastamag.net/article3035.html