neniammilitointerni.over-blog.com/2018/09/francio-preskau-nau-milonojn-da-personoj-vivas-sub-la-malriceca-sojlo.html

Du tagojn antaŭ la prezentado de la plano pri malriĉeco, fare de la franca Prezidento Emmanuel Macron, la Secours populaire français (Franca popola Help-asocio) malkaŝis ĉi-matene sian dek duan "mezurilon pri malriĉeco en Francio". Realigita kun la Instituto pri opinisondo Ipsos, ĉe reprezenta kohorto da francoj, ĝi emfazas ĉi-jare la temon pri nutraĵ-malsekureco.

En Francio, preskaŭ naŭ milionoj da personoj vivas sub la sojlo de malriĉeco. Nutraĵo ofte estas la unua elpezkonto, kion ili foroferas. La raporto de la "Secours populaire" ankaŭ elmontras, ĝis kia grado havi sanan nutradon estas tre malfacile por ili.

«Senigi sin je gravaj varoj»
«Koncerne nutradon, ili senigas sin je gravaj varoj por nutrada ekvilibro, interalie fruktoj kaj legomoj, eksplikas Thierry Robert, ĝenerala direktoro de la asocio. 53% el la personoj, kiuj perlaboras malpli ol 1 200 eŭrojn monate asertas, ke ili havas malfacilaĵon por akiri tiajn produktaĵojn kaj 48% asertas, ke ili ne povas manĝi trifoje tage. Jen la grava situacio spertita de familioj en nia lando».

Konsekvencoj «por la sano»

Kaj tiu dramo havas konsekvencojn «por la sano, problemoj de trodikeco kaj malsanoj, kiuj aperas pli poste, konsekvencojn por la studado de la infanoj, li listigas. Kiam ili malbone matenmanĝas, havas malfacilaĵon por nutradi sin je tagmanĝo, tio estigas gravajn problemojn da mankoj, kiuj havas efikon al la sano de la personoj, fizikan kaj antaŭ intelektan».

En 2017, la "Secours populaire" provizis nutrad-helpon al pli ol 1,8 miliono da personoj, distribuante nutrad-skatolon, kaj ankaŭ proponante laborgrupon por lerni kiel kuiri sane kaj malmultekoste.

http://www.rfi.fr/france/20180911-france-compte-pres-9-millions-pauvres-secours-populaire-francais

https://www.youtube.com/watch?v=badgtsoHcOM