neniammilitointerni.over-blog.com/2018/09/usono-miloj-da-manifestaciantoj-en-san-francisko.html

Miloj da personoj manifestaciis pasintan sabaton en San-Francisko, postulante agojn kontraŭ la klimata ŝanĝiĝo.

Samtage, manifestaciantoj defiladis en multaj urboj de la tuta mondo, dum la COP 24 prepariĝas.

Kolektiĝinta en festa etoso, la manifestaciantoj venis de tuta Kalifornio, kaj kelkaj de aliaj lokoj en la lando.

Ilia mesaĝo estis duobla: rapidigi la transiron al mondo baziĝanta sur renoviĝantaj energioj, prefere al fosiliaj, kaj protekti la plej vundeblajn personojn fronte al la klimata perturbo (sekeco, ondoj da varmo kaj tempestoj).

Multaj sloganoj estis tre politikaj, kaj celis rekte Donald Trump, kiu eksigis Usonon el la "Pariza akordo pri la klimato", kaj klopodas nuligi la mediajn normojn de la Obama periodo.

«Ni defendu demokration: detronigu la pupeton de Putin», anoncis afiŝtabulo reference al la usona prezidento. «Pli da scienco, malpli da stultaĵoj», «Alternativa energio, ne alternativaj novaĵoj», proklamis aliaj flagrubandoj.

«Kutime ni neniam manifestacias», diras Mariko Eastman, 65-jaroj, veninta kun sia edzo Dick, 81-jara, «sed por tiu afero, ni devis surstratiĝi. Estas tro grave».

«La klimata ŝanĝiĝo ne plu estas temo nur por kelkaj specialistoj», asertas Payal Parekh, program-direktoro ĉe 350.org, organizaĵo kiu patronas centojn da aktivaj grupoj en la tuta mondo.

«Nuntempe, pli kaj pli da homoj konscias, ĝis kia grado la industrio de fosilia energio kulpas pri la klimata krizo», li aldonas.

Preskaŭ mil eventoj estis organizitaj sabaton en cento da landoj, kadre de la alvoko nomata «Rise for climate» (Ni leviĝu por la klimato)

Kalifornio adoptis ambiciajn celojn por draste redukti siajn forcejefikajn gasojn dum la 30 venontaj jaroj.

En San-Francisko okazos ekde la 12a de septembro, la "tutmonda pintkunveno de la urboj kaj entreprenoj por la klimato", organizita de la guberniestro de Kalifornio, responde al la kontraŭ-ekologia politiko de Trump.

https://www.voaafrique.com/a/des-milliers-de-manifestants-%C3%A0-san-francisco-/4563275.html

https://www.youtube.com/watch?v=Fsil4TuR-jQ