http://neniammilitointerni.over-blog.com/article-rusio-sen-salajroj-de-unu-jaro-laboristoj-malsatstrikas-117010542.html

23 dungitoj en Urala uzino (1.800 kilometrojn oriente de Moskvo) malsatstrikas de 10 tagoj por postuli siajn salajrojn nepagitaj de unu jaro, oni eksciis merkredon de la strikantoj.

« Ni estas 23, 11 viroj kaj 12 virinoj, ni trinkas nur akvon, kaj estas hodiaŭ ege elĉerpitaj », indikis al AFP la porparolanto de la strikantoj Natalia Safronova.

Entute, 26 dungitoj de fabrikejo de vicpecoj por hidroelektraj centraloj, Energozapĉast, ĉe Krasnuralsk, en la regiono de Jekaterinburg komencis tiun malstastrikon.

Du el ili estis enhospitaligitaj, sed unu el ili aliĝis al la movado « ekde kiam li resaniĝis », laŭ Sino Sofronova. Tri aliaj, kies nepagitaj salajroj ne superis po 30.000 rubloj (1.000 dolaroj) por ĉiu, estis pagitaj kaj haltis la strikon.

Entute, la uzino ŝuldas 14 milionojn da rubloj (345.000 eŭroj) al siaj 170 dungitoj, laŭ Natalia Safronova.

Malŝtatigita antaŭ dek jaroj, Energozapĉast, apartenanta je 25% al Ŝtato, lanĉis en septembro bankrotan proceduron. Kelkaj kadroj estis maldungitaj ne ricevante la nepagitajn salajrojn, ofte datiĝantaj de marto 2012, laŭ la opozicia ĵurnalo Novaïa Gazeta.

« Ili proponis al ni pagi 30% el la nepagitaj salajroj, sed ni rifuzis », aldonis Sino Sofronova.

La nepagitaj salajroj estis kutima praktiko post dissplitiĝo de USSR fine de 1991.

http://www.lesoir.be/222776/article/actualite/fil-info/fil-info-monde/2013-04-10/russie-pas-payes-depuis-un-an-des-ouvriers-en-greve-faim