http://neniammilitointerni.over-blog.com/article-mortopuno-la-abolo-progresas-la-internacia-amnestio-116984065.html



La mortopuno « terure » progresis en 2012 en Irako kaj rekomencis en pluraj landoj, aparte en Azio. Tiu kresko tamen ne kontraŭdiras la ĝeneralan direktiĝon al abolo de la mortopuno en la mondo, laŭ Internacia Amnestio.



Almenaŭ 682 ekzekutoj estis menciitaj pasintan jaron en 21 landoj, t.e du pliaj ol 2011, indikas la jara raporto de la organizaĵo pri defendo de homaj rajtoj.

Laŭ tiu dokumento, 1.722 mortopunoj estis konfirmitaj en 58 landoj, kontraŭ 1.923 en 63 landoj pasintjare.

Tiuj ciferoj ne tamen inkluzivas « milojn da ekzekutoj » kiuj okazus en Ĉinio, laŭ Internacia Amnestio.

La statistikoj restadas sekretaj en tiu lando « kiu sola ekzekutas pli da personoj ol la tuta cetera mondo ».

La NRO ankaŭ estis atentigita pri nekonfirmitaj ekzekutoj en Irano, kiu « altigus la ciferojn (314) je preskaŭ tri kvaronoj ».

Post Ĉinio, la Islama respubliko situiĝas je la dua rango el la landoj en kiuj mortopuno estas plejofte aplikata, antaŭ Irako, Sauda Arabio kaj Usono.

Serio da ekzekutoj en Irako

Amnestio maltrankviliĝas pri « ekstreme zorgodona » kreskado de la ekzekutoj en Irako.

En 2012, 129 personoj estis mortigitaj, t.e pli ol duoble ol 2011 (68). Laŭ la organizaĵo, tiuj mortigoj estas ofte plenumitaj en serio. Ĝis po 34 personoj povas esti mortigitaj en unu tago.

Krome, 81 pliaj mortokondamnoj estis deciditaj, sed « ties vera nombro verŝajne atingos plurajn centojn ».

Multaj el ili estas kondamnitaj pro « terorismaj agadoj », ofte sekve al « konfeso akirita sub torturo » aŭ « aĉaj traktadoj ».

Rekomenco de la ekzekutoj

La lukto favore al abolo de la mortopuno krome suferis pri grava malsukceso pro rekomenco de la ekzekutoj en Barato, Japanio, Pakistano kaj Gambio. Ĉiuj, tiuj landoj starigis moratoriojn.

La nombro da landoj konfirmantaj ekzekutojn reduktiĝis de 49 en 2003 al 21 pasintjare. La mortopuno estas abolita en 97 landoj, kontraŭ 80 antaŭ 10 jaroj.

En Eŭropo, Bielorusio restas la nura lando aplikanta ĝin, kun tri ekzekutoj pasintan jaron.

http://www.romandie.com/news/n/Peine_de_mort_l_abolition_progresse_selon_Amnesty_Internationa

l84100420130231.asp