http://neniammilitointerni.over-blog.com/article-hongkongo-ni-defendu-rajton-al-striko-de-la-dokistoj-116945939.html

http://neniammilitointerni.over-blog.com/article-honkongo-la-terminalo-de-kuaj-ung-parte-blokita-per-striko-de-dokistoj-116776429.html

La membroj de la sindikato de dokistoj en Honkongo dungitaj de la Internaciaj Terminaloj de Honkongo, filio de la plurnacia entrepreno de la havenaj operacoj, Hutchison Port Holding Trust, strikas de la 28a de marto.

Ilia agado estas la lasta provo por instigi la estraron plenumi intertraktadojn pri kondiĉoj de laboro, sano kaj sekureco same kiel salajra egaleco inter konstantaj kaj portempaj laboristoj kaj ekspluatado de sub-traktantoj.

La prezidanto de la Internacia Federacio de la Laboristoj de Transportoj, Paddy Crumlin, opinias ke « Hutchison devus honti trakti la portempajn laboristojn apenaŭ pli bone ol enkaĝigitajn bestojn. La troigoj devas ĉesi kaj la dungitoj devas elmontri sian engaĝiĝon haltigi la ekspluatadon de la laboristoj dungitaj de la sub-traktantoj ».

Provizora ordono de la Alta Kortumo pri Justico de Hongkongo malhelpas de vendredo 5a de aprilo, la laboristojn komenci ĝeneralan strikon. Ili fakte estas senigitaj je sia fundamenta rajto al striko.

La sindikato kaj centoj da miloj da dokistoj en ĉiuj landoj en la mondo petas de Hutchison kaj ties filioj ke ĝi respondecu intertraktante per klara dialogo pri la laborkondiĉoj de siaj laboristoj, dungitaj rekte aŭ pere de sub-traktantoj.

http://www.labourstartcampaigns.net/show_campaign.cgi?c=1785