http://neniammilitointerni.over-blog.com/article-brazilo-gap-implikita-en-afero-de-sklavismo-en-laboro-116930385.html

La parlamenta komisiono pri homaj rajtoj de la Ŝtato de San-Paŭlo decidis kunvoki la reprezentantojn de firmao kiu posedas la komercan markon Gap en Brazilo. Ili estas akuzitaj pri uzado de metodoj kvalitigitaj kiel moderna sklavismo.

La 22an de marto, 28 boliviaj laboristoj estis liberigitaj de la federalaj aŭtoritatoj : ili suferis laborkondiĉojn proksime de sklavismo en teksaĵa ateliero en San-Paŭlo, raportas Carta Capital.

http://www.cartacapital.com.br/sociedade/fiscais-flagram-trabalho-escravo-em-grupo-representante-da-gap-no-brasil/

Ili laboris por sub-traktanta entrepreno de la firmao GEP, kiu posedas la markojn Emme, Cori, Luigi Bertolli kaj Gap en Brazilo.

En 2011, simila situacio jam okazis por laboristoj dungitaj de sub-traktanta entrepreno de Zara.

La 28 Bolivanoj vivis en kaŝita ateliero en aĉaj kondiĉoj, eksplikis la aŭtoritatoj. GEP reagis forneante ĉiajn praktikojn de kontraŭleĝa laboro.

Vladimir Safatle, kronikisto ĉe la Folha de San-Paŭlo, petas bojkoton kaj sin demandas :

http://www1.folha.uol.com.br/fsp/opiniao/100541-invisivel.shtml

« La entreprenoj plu asertas ke ili nenion sciis pri la laborkondiĉoj, sed ili ĉion scias kiam temas ekzemple pri la valorigo de la marko en siaj magazenoj. Dum tiuj markoj elmontriĝas en fashion weeks (modaj semajnoj) en la urbo [la liberigado de la laboristoj okazis samtempe ol la San-Paŭla Fashion Week], ili povas liveri siajn laboristojn al la brutala kaj silenta nokto de la mezepoka ekspluatado »

La parlamenta komisiono pri homaj rajtoj de la Ŝtato San-Paŭlo decidis merkredon 3an de aprilo enketi pri tiu afero, indikas la retpaĝo Brasil Atual.

http://www.redebrasilatual.com.br/temas/cidadania/2013/04/comissao-da-assembleia-de-sp-quer-ouvir-empresas-sobre-trabalho-escravo

En januaro ekvalidis en la Ŝtato leĝon kontraŭ la sklavisma laboro.

http://www.ilo.org/global/about-the-ilo/newsroom/news/WCMS_204450/lang--fr/index.htm

Tiu leĝo antaŭvidas fermadon de la firmaoj rekte aŭ malrekte ligitaj al tiu praktiko.

GAP anoncis ke ĝi malfermos siajn unuajn magazenojn en San-Paŭlo kaj Rio-de-Ĵanejro en la dua jarduono de ĉi-jare. La firmao estis jam implikita en afero de sklavismo de infanoj en 2007, en Barato.

http://www.courrierinternational.com/revue-de-presse/2013/04/08/gap-empetre-dans-une-affaire-d-esclavage-au-travail