http://neniammilitointerni.over-blog.com/article-irlando-5a-de-majo-1981-morto-de-la-malsatstrikanto-bobby-sands-116928930.html

En marto 1981, Bobby Sands, membro de Irlanda Respublika Armeo (IRA) enkarcerigita en la malliberejo de Maze, komencis malsatstrikon por akiri la statuson de politika malliberulo.

http://eo.wikipedia.org/wiki/IRA_(Irlando

Lia morto, la 5an de majo 1981, estos sekvata de la morto de aliaj malliberuloj por la sama postulo :

Bobby Sands, 27-jara, 66 fastotagoj (1a marto-5a majo 1981)

Francis Hughes, 25-jara, 59 fastotagoj (15a marto-12a majo 1981)

Raymond McCreesh, 24-jara, 61 fastotagoj (22a marto-21a majo 1981)

Patsy O'Hara, 23-jara, 61 fastotagoj (22a marto-21a majo 1981)

Joe McDonnell, 29-jara, 61 fastotagoj (9a majo-8a julio 1981)

Martin Hurson, 24-jara, 46 fastotagoj (28a majo-13a julio 1981)

Kevin Lynch, 25-jara, 71 fastotagoj, (23a majo-1a aŭgusto 1981)

Kieran Doherty, 25-jara, 73 fastotagoj (22a majo-2a aŭgusto 1981)

Thomas McElwee, 23-jara, 62 fastotagoj (8a junio-8a aŭgusto 1981)

Michael Devine, 27-jara, 60 fastotagoj (22a junio –20a aŭgusto 1981)

Membroj de IRA enkarcerigitaj en la malliberejo de Maze komencas malstatstrikon en oktobro 1980. Per tiu gesto, ili volas protesti kontraŭ la rifuzo de la britaj aŭtoritatoj konsenti al ili la statuson de politikaj malliberuloj. Neniu progreso estas akirita kiam la striko finiĝas en decembro 1980. En marto 1981, aliaj malliberuloj apartenantaj al IRA aŭ al Irish National Liberation Army (INLA) decidas fasti siavice.

Kiam ilia situacio pligraviĝas, en aprilo, la novaĵo diskoniĝas en la tuta mondo, kio kontribuas al konigado de la kaŭzo de la katolikoj en Nord-Irlando.

La 9an de aprilo, unu el ili, Bobby Sands, eĉ estas elektita dum parta baloto celante anstataŭigi mortintan deputiton.

La ĉefministro Margaret Thatcher tamen sin montras necedema fronte al la postuloj de la strikantoj.

La 5a de majo, Sands mortas post 66 festotagoj.

Aliaj malliberuloj mortos sammaniere en la semajnoj kiuj sekvas, estiganta manifestaciantojn kaj ribelojn.

La malliberuloj rezignos pri sia strategio de malsatstriko en oktobro 1981.

http://perspective.usherbrooke.ca/bilan/servlet/BMEve?codeEve=136

http://www.youtube.com/watch?feature=player_embedded&v=hpZs0hX2lOs#