http://neniammilitointerni.over-blog.com/article-japanio-fuku-imo-likado-de-radioaktiva-akvo-en-subtera-rezervujo-116894930.html

La kompanio kiu administras la akcidentitan centralon de Fukuŝimo raportis en la nokto de vendredo al sabato pri ebla likado de infektita akvo el subtera rezervujo. Tepko taksas al ĉirkaŭ 120 tunoj la kvanton da fluaĵo kiu likadis.

Radioaktivaj elementoj estis malkovritaj en akvo akumulita inter la grundo ĉirkaŭ la kuvo kaj la ekstera tavolo de nesorbebla tegaĵo funde de la rezervujo, eksplikis porparolanto de Tepko dum nokta gazetara kunsido.

Cele al riparo, la kompanio komencis sabaton matene transverŝi per pompoj la 13.000 tunojn da akvo el la difektita akvujo n°2 en alian.

La kuvo enterigita entenas tri tavolojn supozitajn malhelpi la akvon trafiltri en la grundon.

La akvujo (60 metroj X 53 metroj kaj profunda je 6 metroj) estas situata ĉirkaŭ 800 metrojn for de la oceano kaj Tepko opinias malmulte probable ke la radioaktiva akvo povos trafiltri enen de ĝi.

KASKADO DA INCIDENTOJ

La incidentoj multobliĝis dum tiuj pasintaj semajnoj en la centralo de Fukuŝimo-Dajŝi endanĝerigita de la tertremo kaj cunamo de la 11a de marto 2011.

Vendredon, Tepko raportis pri interrompo de la malvarmiga sistemo de la baseno kiu senradiadas la eluzitan bruligaĵon en la reaktoro n°3, difekto verŝajne kaŭzita de laboroj por malhelpi reaperon de grava elektra paneo okazinta la 18an kaj 19an de marto.

Rato tiam juntis du elektrajn konektilojn kaj kaŭzis fuŝkontakton en la elektro-distribuiloj kiu provizas plurajn sistemojn malvarmigantajn tiujn basenojn.

Ĉi-semajne, pluraj aliaj incidentoj okazis, aparte kaŭzitaj de eraroj pri manipulado de ekipaĵoj, fakte la dungitoj laboras ekstere en tre malfacilaj kondiĉoj, en protekt-kombineoj kaj kompletaj maskoj.

Multaj provizoraj teknikaj rimedoj efektivigitaj sur la laborejo por eviti la plej danĝerajn konsekvencojn dum la akra fazo de la krizo, estas krome plu funkciantaj kaj pro tio tre malfortikaj.

La situacio de la Fukuŝima centralo estas konsiderata kiel stabiligita de decembro 2011, sed la laborejo restadas tre difektiĝema.

http://www.lemonde.fr/japon/article/2013/04/05/fukushima-le-systeme-de-refroidissement-des-piscines-de-stockage-est-arrete_3154562_1492975.html