neniammilitointerni.over-blog.com/2017/10/internacia-amnestio-postulas-moratorion-pri-la-elpelado-de-la-afganoj.html

Internacia Amnestio akuzas la membrojn de Eŭropa Unio, pri malobservado de la internacia juro, elpelante la azilpetantojn al ilia lando.
Laŭ la NRO, 9 500 Afganoj estis resenditaj per aviadilo al Kabulo en 2016 kontraŭ malpli ol 3 300 en 2015.
Laŭ Iverna McGowan, respondeculo de la eŭropa buroo de Internacia Amnestio: «Nenie en Afganio, la nivelo de sekureco ebligas resendi homojn tien: Ni postulas moratorion ĝis kiam, sekureco estos restarigita».
Internacia Amnestio denuncas endanĝerigon de la afganaj azilpetantoj.
En sia raporto, la NRO detaligas la kazojn de Afganoj, kiuj forlasis Norvegion, Nederlandon, Svedion aŭ Germanion, kaj kiuj estis poste mortigitaj aŭ vunditaj en atencoj. Aliaj estis viktimoj de persekutoj pro iliaj seksorientiĝoj aŭ religiaj konvinkoj.
Laŭ Unuiĝintaj Nacioj, pli ol 11 000 civiluloj estis mortigitaj aŭ vunditaj en 2016 en Afganio.

http://fr.euronews.com/2017/10/05/amnesty-appelle-a-un-moratoire-sur-le-renvoi-des-afghans

https://www.youtube.com/watch?v=VC027oitvGg