neniammilitointerni.over-blog.com/2017/10/togolando-la-opozicio-kolektas-milojn-da-personoj-en-la-tuta-lando.html

Nova mobilizado de la opozicio okazis en Togolando kontraŭ Faure Gnassingbe. La unuiĝinta movado postulis lian foriron kaj revenon al la konstitucio de 1992, kiu limigis la nombron de prezidentecaj mandatoj.
Unuiĝinta opozicio defiladis sur la stratoj de Lomeo. Jen ruĝvestitaj, la koloro de la PNP, (Nacia Panafrika Partio), jen kun la koloroj de Togolando, ili estis dekoj da miloj unuiĝintaj kaj decidemaj kontraŭ la reĝimo de Faure Gnassingbé.
«Ni ne plu estas pretaj por dialogo, ni intertraktadis dum 50 jaroj sen rezulto». Brigitte Adjamagbo-Johnson, prezidantino de CAP 2015 siaflanke asertis: «Hodiaŭ, tio estas ultima averto, sed morgaŭ tio estos marŝado de la kolero… »
De semajnoj, la mobilizado ne malfortiĝas en la ĉefurbo, sed ankaŭ centre de la lando, kiel en Sokodé, influloko de la gvidanto de la PNP. Ili postulas foriron de sia prezidento ĉe la potenco de antaŭ 12 jaroj, kaj revenon al la Konstitucio de 1992.
«En la konstitucio de 1992, la nombro de mandatoj estis limigita ĝis du, t.e 10 jaroj, kaj Faure regas de pli ol 10 jaroj. Li devas foriri! » asertas pluraj junuloj, aktivuloj en la PNP.
Responde, la reganta partio organizis kolektiĝon ĉi-merkrede, malmulte sekvatan. «Ili marŝadas, sed ni ne scias kial, ĉar reganta prezidanto ekzistas», substrekas aktivulino de la UNIR (Unio por la Respubliko).
Aliro al Interreto per poŝtelefonoj estis malfacila, same kiel dum la antaŭaj manifestacioj. Tiuj manifestacioj estis, laŭ la opozicio, «perforte subpremitaj» de la polico.

http://information.tv5monde.com/afrique/togo-des-milliers-de-personnes-ont-manifeste-dans-les-rues-195515

https://www.youtube.com/watch?v=5j5HrUYxObs