http://neniammilitointerni.over-blog.com/article-offshore-leaks-la-konsternegaj-ciferoj-de-la-impostevita-fra-do-116841150.html

Post Wikileaks, jen Offshore Leaks. Internacia Konsorcio de Ĵurnalistoj pri Esplorado (IKĴE) komunikis al pluraj ĵurnaloj, inter kiuj Le Monde en Francio, 200 gigabitojn da datumoj pri kontoj aŭ ofŝoraj interesoj posedataj de entreprenoj aŭ privatuloj. Dokumentoj kaj informoj ĉefe devenintaj de la britaj Virgulininsuloj, fiska paradizo enlistigita deOrganizaĵo pri Ekonomiaj Kunlaboro kaj Evoluigo (OEKE) en ĝia griza listo de la nekunlaborantaj landoj.

http://eo.wikipedia.org/wiki/Britaj_Virgulininsuloj

http://fr.wikipedia.org/wiki/Paradis_fiscal#Liste_grise

Triono el la mondaj financaj resursoj kaŝitaj

Kion reprezentas la impostevita fraŭdo en la mondo? Laŭ IMF, la sumoj koncernataj atingas 5.500 miliardojn da eŭroj, t.e preskaŭ tri Francajn MEP (Malneta Enlanda Produkto). 50% el la mondaj transakcioj transitas tra fiskaj paradizoj, kiu enkalkulas 4.000 bankojn kaj 2 milionojn da fiktivaj firmaoj.

Sed laŭ la NRO « Tax Justice Network », la sumoj koncernataj estus eĉ pli gravaj, atingantaj 16.344 ĝis 25.000 miliardojn da eŭroj, t.e la MEP de Usono plus la Japana, aŭ 10 fojojn tiu de Francio.

http://www.taxjustice.net/cms/front_content.php?idcatart=2&lang=1

Tio reprezentas trionon el la mondaj financaj resursoj, kaj sumon kiu povus generi inter 148 kaj 218 miliardojn da eŭroj da impostaj enspezoj ĉiujare en la kasoj de la Ŝtatoj de la tuta mondo.

Tio estas pli ol la publika helpo por disvolviĝo provizita de OEKE, kiu malaltiĝis al 100 miliardoj da eŭroj en 2012.

La ekonomikisto James Henry, aŭtoro en 2012 de studaĵo pri la ofŝora ekonomio prezentita en la retejo deGuardian, kalkulis ke la 10 plej gravaj bankoj en la mondo pri mastrumado de privataj posedaĵoj, spertaj pri imposta optimumigo inkludante Goldman Sachs, UBS kaj Credit Suisse, pasis de 1.800 miliardoj da eŭroj mastrumataj en 2005 al 4.800 miliardoj da eŭroj en 2010. Mirindega akcelo de iliaj aktivecoj.

http://www.guardian.co.uk/business/2012/jul/21/global-elite-tax-offshore-economy

James Henry ankaŭ kalkulis en tiu sama studaĵo ke, se deko da milionoj da personoj metis posedaĵojn en la fiskaj paradizoj, duono el tiuj sumoj, t.e ĉirkaŭ 8.000 miliardoj da eŭroj, estis posedaĵoj de eta nombro de 92.000 super-riĉuloj, t.e 0,001% el la monda loĝantaro.

Dum la ordinaraj civitanoj de la ŝuldataj landoj estas submetitaj al rigoreco!

Kaj Francio?

Koncerne Francion, la posedaĵoj kaŝitaj eksterlanden estis taksitaj al 600 miliardoj da eŭroj de la ĵurnalisto Antoine Peillon, en sia libro aperita en 2012, « Tiuj 600 miliardoj kiuj mankas al Francio (Seuil).

http://fiches.lexpress.fr/livre/ces-600-milliards-qui-manquent-a-la-france_1082007

Siaflanke, en julio 2012, la enketa komisiono de Senato pri impostevita fraŭdo taksis inter 30 kaj 60 miliardoj da eŭroj la jaran koston por la publikaj financoj.

Sed laŭ la sindikato « Solidareco - Publikaj Financoj », kiu publikigis novan raporton komence de 2013 per ĝeneraligo de la rezultoj de imposta kontrolo, la fraŭdo malplenigas la Ŝtat-kasojn de 60 al 80 miliardoj da eŭroj ĉiujare.

http://lexpansion.lexpress.fr/economie/la-fraude-fiscale-couterait-80-milliards-d-euros-par-an-a-l-etat_369590.html

Komparenda kun la franca publika deficito kiu atingis 98 miliardojn da eŭroj en 2012.

Reagante al Offshore Leaks, la Eŭropa komisiono opinias siaflanke ke la kosto de la impostevita fraŭdo en Eŭropo atingas pli ol 1.000 miliardojn da eŭroj ĉiujare.

http://lexpansion.lexpress.fr/economie/offshore-leaks-bruxelles-exhorte-les-pays-europeens-a-agir-contre-l-evasion-fiscale_378816.html

http://lexpansion.lexpress.fr/economie/offshore-leaks-les-chiffres-effarants-de-l-evasion-fiscale-dans-le-monde_378781.html