http://neniammilitointerni.over-blog.com/article-respubliko-kongo-du-instruistaj-sindikatanoj-arestitaj-post-unu-monato-da-striko-116817379.html

http://www.unionbook.org/profiles/blogs/du-instruistaj-sindikatanoj-arestitaj-post-unu-monato-da-striko-1

Du sindikataj reprezentantoj, membroj de unuiĝo de instruistaj sindikatoj strikantaj de komenco de marto por salajraj altiĝoj, estis arestitaj de la polico, anoncis iliaj kolegoj al AFP.

« Niaj du amikoj, Daniel Ngami kaj Luc Mban Mongo, estis arestitaj – eĉ eble forkaptitaj – de policistoj civilvestitaj. La unua en la nokto de lundo al mardo kaj la dua, mardon dum la tago », asertis Kristofo Poaty, respondeculo de la Interkonsento por Revalorigo de la Instruada Profesio (IRIP kiu kunigas ses sindikatojn)

Kontaktita de AFP, porparolanto de la polico, la kolonelo Jean-Aive Allakua, konfirmis tiujn arestadojn sen precizigi ties motivojn.

De komenco de marto, la 9.500 instruistoj de baza kaj meza nivelo sekvas « ĝeneralan kaj senliman » strikon kiu paralizas la tutan lernejan sektoron.

La kursoj ŝajne ne rekomencos post la fino de la paskaj ferioj antaŭviditaj la okan de aprilo.

« Ni postulas specifan statuson okazantan salajrajn altiĝojn. Ni ĉefe deziras revalorigon de la indica poento je 60% », precizigis S° Poaty.

« Anstataŭ intertraktadoj kun la registaro, kiu ne precize respondas, ili arestas, timigas kaj manipuladas », li daŭrigis.

« La polico volas trudi nin interrompi aŭ haltigi la strikon. Se la striko daŭras, ĝi minacas aresti nin ĉiujn », denuncis Fidel Nkuka, alia sindikatano.

La ministro pri baza kaj meznivela Edukado, Hellot Mampuja Matson, asertis antaŭ kelkaj tagoj ke tiu striko estas « kontraŭleĝa ». « Vi ne povas daŭrigi ĝin dum la intertraktadoj estas okazantaj », li diris. « La specifa statuso kiun la instruistoj depostulas estas nun redaktata », li asertis.

http://tempsreel.nouvelobs.com/education/20130403.AFP8631/congo-deux-syndicalistes-enseignants-arretes-apres-un-mois-de-greve.html