http://neniammilitointerni.over-blog.com/article-islando-tertremo-je-magnitudo-5-3-norde-de-la-lando-kun-pluraj-replikoj-116798841.html

La islandaj aŭtoritatoj decidis alarmon je « necerteca fazo » pro tertremo apud la vulkano Hekla. Tio estas la plej malalta nivelo de civila alarmo.

http://eo.wikipedia.org/wiki/Hekla

La islanda Civila Protektado dekretis « necertecan nivelon » antaŭ ĉirkaŭ unu semajno ĉar nekutima tertrema aktiveco estas nun konstatita en la regiono de Hekla. Sisma svarmo estas observata de la 10a de marto en la nord-orienta parto de la pinta kaldero.

http://eo.wikipedia.org/wiki/Kaldero

La tertremaj eventoj estas relative profundaj, je 11-12 kilometroj sub la vulkana amaso.

Samtempe, la islanda nacia meteorologia servo altigis al flava koloro la alarman nivelon por aviado.

La « necerteca nivelo » signifas ke la regiono kaj aparte la loĝataj zonoj devas esti kontrolitaj en la okazo, se la situacio evoluas kaj metas problemojn por sekureco kaj sano de la popolo.

Tiu alarma nivelo supozas ke la personoj koncernataj por eventuala evakuado proksime de Hekla estu pretaj al interveno. La alarmo enhavas tri nivelojn : la « necerteca nivelo » estas la plej malalta.

Estas petata de la vizitantoj ne vojaĝi en la sektoro de Hekla tiom longe kiom la nuna alarma nivelo validas.

La lasta erupcio de Hekla okazis en 2000.

http://naturealerte.blogspot.fr/2013/04/02042013islande-seisme-de-magnitude-53.html