http://neniammilitointerni.over-blog.com/article-kolombio-la-laboristoj-pri-sukerkanoj-postulas-justajn-salajrojn-116788575.html

http://www.unionbook.org/profiles/blogs/la-laboristoj-pri-sukerkanoj-postulas-justajn-salajrojn

La laboristoj pri sukerkanoj en la plantaĵo de La Cabaña en la departemento Valo de Kaŭko, norde de Kolombio, intensigos sian strik-movadon ĉi-semajne irante manifestacii en Bogoto, la ĉefurbo.

http://eo.wikipedia.org/wiki/Valo_de_Ka%C5%ADko

La laboristoj, membroj de l’UITA SINTRAINAGRO, alvokis al striko la 6an de marto post monatoj da senfruktaj intertraktadoj. Ili protestas kontraŭ salajraj niveloj malsuperaj al la surlokaj normoj, la nepagitaj kromaj horoj kaj ferioj kaj uzado de provizistoj pri laboristaro kun kontraktoj je mallonga daŭro.

Sekve al granda striko kondukita en 2008 de SINALCORTEROS, plejparte de la rafinejoj pri sukero de la regiono akceptis rekte dungi laboristojn, male al La Cabaña.

http://www.iuf.org/cgi-bin/dbman/db.cgi?db=default&ww=1&uid=default&ID=5410&view_records=1&fr=1

Tiu firmao reagis maldungante la strikantajn laboristojn, utiligante armitajn gardistojn kaj forpelante ilin el la plantaĵo.

La laboristoj formis grupon de civila rezistado kaj delokigis sian protest-movadon je unu kilometro de la municipo, sed plu estas minacataj de la armitaj gardistoj de la firmao.

La situacio en la regiono estis jam ege streĉa sekve al la murdo de la loka gvidanto de SINTRAINAGRO, Juan Carlos Muñoz, la 28an de januaro.

http://cms.iuf.org/?q=node/2230