http://neniammilitointerni.over-blog.com/article-gazao-hamaso-malpermesas-geecon-en-la-lernejoj-ekde-9-jara-a-116786564.html

Leĝo malpermesanta por knaboj kaj knabinoj pli ol 9-jaraj frekventi la samajn lernejojn en la Gaza-sektoro ekvalidas, anoncis lundon la ministro pri Edukado de Hamaso, kiu kontrolas tiun regionon.

Tiu teksto, promulgita la 10an de februaro, poste aprobita de la leĝofara konsilio de Hamaso, estas aplikata ekde dimanĉo, precizigis la ministro Osama Mazini dum gazetara konferenco.

Unu el la artikoloj de tiu leĝo « malpermesas kunvivigi la lernantojn de ambaŭ seksoj en la lernejoj post 9-jaraĝa ».

La islama movado Hamas trudis religiajn konservativajn leĝojn el kiuj unu trudas al la lernejaĝaj junulinoj sin vesti per longaj tradiciaj roboj kaj surhavi fulardojn surkape.

La nova leĝo malpermesas ankaŭ « ricevi donacojn aŭ helpojn celantajn normaligadon de la rilatoj kun la sionista okupado ».

Hamaso regas Gazaon de post 2007, sekve al venko en januaro 2006 en la pasinta deputita balotado en Palestino malfavore al Fatah, de la prezidento de la Palestina aŭtoritato, kiu kontrolas parton de la okupata Cisjordanio.

http://tempsreel.nouvelobs.com/education/20130401.AFP8412/gaza-le-hamas-interdit-la-mixite-a-l-ecole-des-l-age-de-neuf-ans-ministre.html