http://neniammilitointerni.over-blog.com/article-japanio-la-morteco-e-la-maljunuloj-preska-triobli-is-proksime-de-fuku-imo-116722707.html


Pli ol du jaroj post la katastrofo de Fukuŝimo en Japanio, la difektaĵoj estas daŭre taksitaj, kaj aparte sur la sana kampo.

La plej malfortaj viktimoj estas la infanoj kaj maljunuloj.

Ĉe tiuj lastaj, flegitaj en ĉirkaŭaĵo de 30 kilometroj ĉirkaŭ la nuklea centralo, la morteca procento kvazaŭ triobliĝis, laŭ grupo da esploristoj en la Universitato de Tokio.

Ĉe la infanoj, la plej videblaj simptomoj estas plataj piedoj, temas pri misformo kaŭzita de muskola nesufiĉo.

La radiadaj efikoj estas do zorgeme inspektataj, dum multaj lokoj restadas infektitaj.

Namje, urbo nord-oriente de la lando, kiu antaŭe enkalkulis 21.000 loĝantojn, estas tute senhoma.

Ties loĝantoj, kiuj deziras revidi sian kvartalon aŭ sian domon, povas tamen de ĉi-ĵaŭdo promeni tie virtuale.

La urbestro de la komunumo kontaktis Guglon por foti kaj kartografii la urbon, ni do povas de nun vagi tie per kelkaj klakoj, kaj ĉefe senriske.

http://naturealerte.blogspot.fr/2013/03/29032013japon-la-mortalite-chez-les.html