http://neniammilitointerni.over-blog.com/article-maroko-sid-manifestacio-anta-la-sidejo-de-la-ministrejo-pri-fremdaj-aferoj-116668995.html

http://www.unionbook.org/profiles/blogs/sid-manifestacio-anta-la-sidejo-de-la-ministrejo-pri-fremdaj

Video :

http://www.youtube.com/watch?feature=player_embedded&v=4pMkTaGKwT8

MUL (Maroka Unuiĝo de la Laboro) organizis la 28an de marto 2013 sid-manifestacion antaŭ la ministrejo pri fremdaj aferoj kaj kunagado en Rabato.

http://eo.wikipedia.org/wiki/Rabato

La sindikataj respondeculoj eksplikas ke tiu manifestacio celas atentigi la publikajn aŭtoritatojn pri la malfacilaĵoj spertitaj de la marokaj laboristoj en ambaŭ fortikaĵoj okupataj de Hispanio.

Fakte, miloj da laboristoj ir-revenas ĉiutage por labori en Ceŭto kaj Melilo.

http://eo.wikipedia.org/wiki/Ce%C5%ADto

http://eo.wikipedia.org/wiki/Melilo

« Bedaŭrinde, liaj rajtoj estas malrespektataj kaj, pli grave, ne estas defendataj de la Maroka registaro, malgraŭ la subskriboj de multaj protokoloj inter ambaŭ registaroj », asertas la organizantoj de la sid-manifestacio.

Tiuj-ĉi emfazas en komunikaĵo ke la laboristoj el maroka nacieco « ne rajtas medicinan protektadon kaj ne profitas pri kompensaĵo por maldungo ».

La sindikato aldonas ke tiuj laboristoj estas devigitaj pagi jaran sumon de 600 eŭroj (iom pli ol 6.000 dirhamoj) por renovigado de ties laborpermeso.

« La sindikato akuzas la registaron ke ĝi estas respondeca pri la sid-manifestacioj kiujn la laboristoj organizas antaŭ la transitaj pordoj de Ceŭto kaj Melilo », konkludas la komunikaĵo de MUL.

http://www.aujourdhui.ma/maroc-actualite/actualite/l-umt-organise-un-sit-in-devant-le-siege-du-ministere-des-affaires-etrangeres-aujourd-hui-101992.html