http://neniammilitointerni.over-blog.com/article-senegalo-hotel-laguna-beach-la-80-dungitoj-strikas-116663678.html

http://www.unionbook.org/profiles/blogs/h-tel-laguna-beach-la-80-dungitoj-strikas

La dungitoj de la hotelo Laguna Beach de Mbodiene strikas. Tial ke ili ricevis neniun salajron de tri monatoj, ili strikas de hieraŭ.

Ili ankaŭ denuncas la nepagon de la socialaj kotizoj al la institucioj dum ili gurdas, laŭ la ĵurnalo « L’Observateur » (La observanto), ke ĉiumonate sumoj estas dekalkulitaj el ilia salajro.

La 80 strikantaj dungitoj ankaŭ koleras kontraŭ foresto de medicina protektado. Agentoj kiuj emeritiĝis post multaj jaroj da laboro eksciis ke la hotelo ne kotizis por ili.

Multfoje, estis intertraktadoj kun la dungisto kiu vane promesis.

Cele al averto, ili procedis al striko la tutan hieraŭan matenon.

http://www.leral.net/Hotel-Laguna-Beach-Les-80-employes-en-greve_a79090.html