http://neniammilitointerni.over-blog.com/article-maldivoj-adoleskantino-kondamnita-al-vipfrapoj-116662214.html

http://eo.wikipedia.org/wiki/Maldivoj

Tribunalo de Maldivoj kondamnis 15-jaran adoleskantinon, supozatan viktimon de seksperforto, al cent vipfrapoj kaj ok monatoj da rezideja asigno tial ke ŝi agnoskis seksrilatojn antaŭ edziĝo.

Dum polica enketo pri tiuj akuzoj de seksperforto celante ŝian bopatron, la polico malkovris ke la junulino havis konsentitajn seksrilatojn kun alia viro.

« Ŝi estis kondamnita sed estos vipfrapita nur kiam ŝi estos 18-jara », indikis juĝa informfonto. Sed « la puno estos tuj aplikata se tion ŝi deziras », li aldonis.

Laŭ la ŝaria leĝo, la seksrilatoj antaŭ edziĝo estas kontraŭleĝaj en tiu arkipelago el hinda oceano priloĝata de 330.000 sunaismaj islamanoj, aprezata de riĉaj turistoj kaj okcidentaj paroj. La bopatro de la adoleskantino riskas enkarcerigon dum 25 jaroj se li estas juĝita kiel kulpa pri seksperforto kaj murdo, ĉar li ankaŭ estas akuzita ke li mortigis bebon naskiĝintan el la seksperforto de sia bofilino.

La akuzaĵo pri seksrilatoj antaŭ edziĝo estas malaprobita de la organizaĵoj pri defendo de homaj rajtoj. La registaro siaflanke petis de la justico admonon por la adoleskantino, opiniante ke ŝi estis traŭmatizita post pluraj seksperfortoj de sia bopatro.

La porparolanto de la prezidento Mohamed Ŭahed, Masud Imad, indikis en januaro ke la junulino devus esti traktita kiel viktimo kaj ne kiel akuzito.

http://www.lefigaro.fr/flash-actu/2013/02/27/97001-20130227FILWWW00385-maldives-une-ado-condamnee-au-fouet.php

Petskribo :

https://secure.avaaz.org/fr/maldives_fr/?bGvVkdb&v=23561