http://neniammilitointerni.over-blog.com/article-peruo-la-amazonia-arbaro-en-kriza-stato-116646247.html

La Perua registaro finfine deklaras krizan staton por sia tropika arbaro. La kaŭzo : poluado de grundoj pro ekspluatado de petrolaj kampoj norde de la lando.

Dekoj da jaroj estis bezonataj por konvinki la Peruan registaron sed la indiĝenoj de la amazonia arbaro ĵus akiris gravan venkon kontraŭ Pluspetrol, argentina entrepreno kiu ekspluatas la resursojn de la arbaro en tiu regiono de 2001.

Tiu-ĉi havas de nun 90 tagojn por purigi la zonojn poluitajn kaj redukti la riskojn de infektado de la surloka loĝantaro. Origine de tiu decido, studaĵo de grundoj realigita en februaro kaj marto 2013, kiu elmontris tro altajn nivelojn de karbonato de bario, plumbo, kromo, petrolo kaj parencaj kombinaĵoj.

Laŭ The Guardian, multaj monpunoj je pluraj milionoj da dolaroj estis pasintece jam truditaj al la entreprenoPluspetrol sed ĝi ĉiam kontestis ilin.

Atendante tiun finan decidon, la entrepreno devos plenumi tiun novan devigon sub la risko esti unu plian fojon sankciita.

Antaŭ Pluspetrol, la entrepreno Occidental Petroleum ekspluatis la regionajn resursojn. Tial ke tiu entrepreno ne purigis antaŭ sia foriro, Pluspetrol zorgos pri malpoluado anstataŭ ĝi.


http://www.goodplanet.info/Contenu/Depeche/La-foret-amazonienne-du-Perou-en-etat-d-urgence-environnementale/(theme)/301