http://neniammilitointerni.over-blog.com/article-tunizio-enerala-striko-en-iuj-petrolaj-kampoj-kun-haltigo-de-produktado-de-la-29a-is-la-31a-de-116608803.html

http://www.unionbook.org/profiles/blogs/enerala-striko-en-iuj-petrolaj-kampoj-kun-haltigo-de-produktado

La produktado de pli ol po 50 mil bareloj da petrolo tage povos interrompiĝi, en la Sahara parto de la gubernio de Tataŭino, de vendredo 29a de marto 2013 ĝis la 31a sammonate, « se neniu solvo intervenas kiu povos kontentigi ĉiujn laboristojn en la petrolaj kampoj ».

La ĝenerala sekretario de la Regiona Unuiĝo de la Laboro (RUL) de Tataŭino precizigis ke la sindikata organizaĵo prokrastis multfoje tiun strikon kiu, li agnoskas, « ege suferigos la tunizian ekonomion ».

La sindikata respondeculo krome kritikis « la hezitadon de la registaro por la kreado de suda societo por la servo kiu devintus, principe, esti lanĉita fine de junio 2012 », kaj « la provojn de kelkaj firmaoj ĉesigi la laborkontraktojn de laboristoj kaj sindikatanoj ».

http://www.leconomistemaghrebin.com/2013/03/28/tataouine-greve-generale-dans-tous-les-champs-petroliers-avec-arret-de-la-production-du-29-au-31-mars/