http://neniammilitointerni.over-blog.com/article-inio-post-la-porkoj-1-000-mortintaj-anasoj-elakvigitaj-el-rivero-116606995.html

Laŭ la lokaj aŭtoritatoj, « preskaŭ 1.000 mortintaj anasoj estis elakvigitaj el rivero de Siĉuano, sud-okcidente de Ĉinio. Tial ke tiu akvo ne estas uzita por provizi la loĝejojn, la loĝantaro nenion riskus ».

http://eo.wikipedia.org/wiki/Si%C4%89uano

Certe, Ĉinio estas en malbona vojo. Post la polemiko pri la miloj da mortintaj porkoj ĵetitaj en la riverego kiu trairasŜanghajon (16.000 laŭ la lastaj novaĵoj), Nanhe, rivero kiu trairas la provincon de Siĉuano, siavice flutransportis preskaŭ 1.000 mortintajn anasojn. Malkovris la kadavrojn kaj atentigis la aŭtoritatojn la loĝantoj.

Laŭ Liang Wejdong, adjunkta direktoro en Pengŝano, kantono kie estis trovitaj la anasoj, skeletoj troviĝis en teksitaj sakoj.

Ĝis nun, la aŭtoritatoj ne kapablis determini la kaŭzon de la morto, tiom pli ke kelkaj bestoj estis jam ege putrintaj.

La aŭtoritatoj urĝe elakvigis, malinfektis kaj enterigis la kadavrojn. La unuaj esploradoj ŝajne malkaŝis ke la kadavroj ne originas de Pengŝano sed pli almonte de la rivero.

Tamen, la aŭtoritatoj jam substrekis ke la loĝantaro kaj la brutaro nenion riskas tial ke la rivero ne estas uzita por provizi je drinkebla akvo la regionajn hejmojn.

En Wejbo, la ĉina tŭitero, la reagoj senatente ekaperis, raportas BBC. Nu, ni povis legi : « mortintaj porkoj, mortintaj anasoj… tiu supo estas pli kaj pli densa » aŭ « la mortintaj porkoj ne ankoraŭ malaperis kaj tuj aperas anasoj ; Ĉu tiu socio ŝatas konkurencon? ».

« La mortintaj anasoj en la rivero Pengŝan starigas tre realan problemon kaj montras je kiu punkto la socia limo pli kaj pli malsupreniras », komentis alia uzanto.

Post la mortintaj porkoj, tiu alia afero fakte starigas novajn demandojn pri la ĉina agronutraĵo kaj aparte la bestaj bredadoj.


http://www.maxisciences.com/canard/apres-les-porcs-1-000-canards-morts-repeches-dans-une-riviere-chinoise_art29023.html