http://neniammilitointerni.over-blog.com/article-germanio-rumanaj-laboristoj-ekspluatataj-en-sarlando-116581846.html

http://www.unionbook.org/profiles/blogs/enerala-striko-en-iuj-petrolaj-kampoj-kun-haltigo-de-produktado

http://eo.wikipedia.org/wiki/Sarlando

Tridek rumanaj laboristoj komencis protest-movadon sur la laborejo pri konstruado de feriada vilaĝo Center Parcs, hieraŭ, norde de Sarlando, ĉe Nohfelden.

http://fr.wikipedia.org/wiki/Center_Parcs

http://eo.wikipedia.org/wiki/Nohfelden

La movado rekomencos hodiaŭ kaj morgaŭ matene, je la naŭa. Tiuj laboristoj, kiuj ne ricevis salajron de decembro, petis helpon de la sindikato IG Bauen (konstruado) por denunci la ekspluatadon, sed ankaŭ la aĉajn kondiĉon de loĝejo.

http://www.igbau.de/

Hieraŭ, Markus Andler, adjunkta respondeculo de IG Bauen por Rejnlando-Palatinato, lanĉis alarmkrion : « Tiuj laboristoj laboras ĝis po 170 horoj monate, kelkafoje eĉ dum semajnfino. Okazis nur unu pago de 8.000 € por dekkvino da laboristoj de post decembro.

http://eo.wikipedia.org/wiki/Rejnlando-Palatinato

Nia sindikato klopodis por ke 60 € estu pagitaj al la rumanaj laboristoj por sin nutri, pasintan semajnfinon.

Ĝis dekkvin personoj dormas en la sama ĉambro, sur polistireno, kartono aŭ rekte sur la grundo. Tiuj kondiĉoj similas sklavismon. Tio estas skandalo », gurdas Markus Andler.

Kunsido estas antaŭvidita, morgaŭ, kun la estraro de IETC, firmao respondeca pri la konstruado de la feriada vilaĝo. Tiu problemo estos priparolata ankaŭ dum alia kunsido en la Parlamento de Sarlando, en Saarbrücken.

http://www.wegezumholz.de/index.php?id=46&user_timbertreasures_pi1%5BshowUid%5D=
8164&cHash=e05bcdb2063d5f3ce225d2b423e2dcf7

http://eo.wikipedia.org/wiki/Saarbr%C3%BCcken

La firmao IETC dungas 180 salajrulojn por la konstruado de dometoj el ligno. Sed ĝi subkontraktas ankaŭ kun diversaj firmaoj por pentrado, tapetado kaj diversaj aranĝoj. Unu el la subtraktantoj dungis kvindek rumanojn de decembro.

La feriada centro, ekspluatata de Center Parcs ĉe Nohfelden, malfermos venontan julion. Tiu turisma komplekso inkludos 500 dometojn el ligno, plurajn naĝejojn, tri restoraciojn…

http://www.republicain-lorrain.fr/actualite/2013/03/26/ouvriers-roumains-exploites-en-sarre