http://neniammilitointerni.over-blog.com/article-pollando-100-000-personoj-strikas-sude-de-la-lando-116547430.html

La siderurgiistoj kunigis la strikon

Miloj da siderurgiistoj kaj ministoj el Silezio kunigis la strikon kiu plivastiĝis en la sudo de Pollando.

http://eo.wikipedia.org/wiki/Silezio

La laboristoj haltigis la laboron dum kvar horoj. La agadon iniciatis la sindikato « Solidareco ». La strikantoj postulas la respekton de siaj rajtoj fare de la dungistoj. Ili ankaŭ protestas kontraŭ la reformoj pri lernado kaj publika sano.

Multaj minejoj kaj ŝtalejoj estis fermitaj en Pollando post la defalo de la komunista reĝimo en 1989.

http://french.ruvr.ru/2013_03_26/Les-siderurgistes-polonais-se-sont-joints-a-la-greve/

http://www.unionbook.org/profiles/blogs/100-000-personoj-strikas-sude-de-la-lando

Ĉirkaŭ 100.000 personoj ekstrikis hodiaŭ sude de Pollando. Temas ĉefe pri ministoj, dungistoj el la transporta sektoro, medicinaj establaĵoj kaj por la infanoj.

En ĉiuj vojevodioj sude de la lando la trajnoj haltis kelkajn horojn, la kursoj estis nuligitaj en centoj da lernejoj kaj la malsanuleja servo malvigliĝis.

http://eo.wikipedia.org/wiki/Vojevodio

La strikantoj postulas fiskajn avantaĝojn por la firmaoj dum la senlaboraj horoj, kompensaĵojn por la firmaoj tuŝitaj pro engaĝiĝoj de Pollando limigi la poluantajn emisiojn en atmosfero, kaj nuligon de la reformo pri lernado kaj publika sano kiuj antaŭvidas reduktadon de financado por lernejoj kaj malsanulejoj.

En la okazo, se dialogo ne estos komencita, la sindikatoj minacas postuli la demision de la registaro.

http://french.ruvr.ru/2013_03_26/100-000-personnes-en-greve-dans-le-sud-de-la-Pologne/